Vizitu Forumon

[Ami kaj Karlo en Pekino] Ĉapitro 1 Renkontiĝi en flughaveno 机场相遇

(GMT+08:00) 2010-02-17 15:14:04

 Ĉapitro 1: Renkontiĝi en flughaveno

Sekve de surteriĝo de la aviadilo, nia ĉefa rolo, 26-jaraĝa franca fotografisto Karlo kun bruna hararo kaj bluaj okuloj el Parizo atingis Pekinan Ĉefurban Internacian Flughavenon. De tiam komenciĝis lia dua vojaĝo en Pekino.

En 2004, li kaj iuj aliaj francaj esperantistoj kune partoprenis en la 89-a UK en Pekino, tio estis lia unua vizito al Ĉinio. Tiam la Granda Muro, la Imperiestra Palaco kaj pekina karakteriza strateto Hutong donis profundan impreson al tiu franca fotografisto. Reveninte al Francio, Karlo planis refoje viziti Pekinon kaj foti serion da fotoj kun ĉina ĉarmo. Hazarde en la komenco de la kuranta jaro, la turisma eldonejo de Karlo deziris eldoni fotolibron, por montri ĉinan tradician kulturon kaj homan ĉarmon de Pekino kiel olimpika urbo. Post akcepto de la tasko, Karlo tuj kontaktiĝis kun sia pekina amiko, esperantisto Li Chao. Irante al la enlandiĝa dogana kontrolejo, Karlo serĉis kontaktan manieron pri hotelo en la sako. Tamen li tute ne sciis, ke lia pasporto falis el la sako.

Karlo atingis la enlandiĝan doganan kontrolejon, doganistino ridete diris al li:

Doganistino: 您好,请出示您的护照。

Nínhǎo, qǐnɡ chūshì nín de hùzhào.

(Saluton, bonvolu montri vian pasporton!)

Karlo: 您好!

Nínhǎo!

(Saluton!)

Karlo memoris iujn esprimojn instruitajn de Li Chao surrete. La konversacio ankoraŭ restis en lia memoro.

Li Chao: "您好Nínhǎo" signifas "Saluton". "您nín" estas vi kaj "好hǎo" estas bona.

Karlo: Nínhǎo.

Li Chao: Ĝuste! Vi nepre devas memori ĝin.

Karlo: Ho, certe.

Do Karlo respondis en fremda ĉina lingvo kaj samtempe serĉis la pasporton en la sako. Tamen kial perdiĝis la pasporto? Vidante longan vicon post si, Karlo tre maltrankvilis. Ĝuste en tiu momento, iu preskaŭ 20-jara azia knabino donis pasporton al Karlo kaj demandis per mallerta angla lingvo. Karlo trovis, ke tiu ĝuste estas lia pasporto.

La knabino nomiĝas Ami kaj venas el Korea Respubliko. Antaŭ ol veni al Pekino, ŝi jam lernis la ĉinan lingvon unu jaron. Ĉi-foje ŝi venas al Pekino por daŭrigi lernadon de la ĉina lingvo en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. Kvankam ŝi jam estas 20-jaraĝa, tamen estas ankoraŭ la unua fojo por ŝi iri sola al tiel malproksima loko. En la deponejo, ŝi levis la pasporton de Karlo kaj do atendis en la enlandiĝa dogano, esperante trovi la mastron laŭ foto sur la pasporto. Vidante Karlon, ŝi tuj alkuris.

Tiam iu ĉina junulo kun okulvitroj vokis Karlon kaj kure proksimiĝis al ili. Li ĝuste estas ĉina amiko de Karlo, 28-jaraĝa Li Chao.

Li Chao: Hej, Karlo!

Karlo: Hej, saluton! Kiel vi fartas!

Li Chao: Bone. Kaj vi? Tre longa vojaĝo, ĉu ne?

Karlo: Bone. Mi tre ĝojas refoje viziti Pekinon.

Ami: Vi estas esperantistoj?

Aŭdinte ke ili parolas en Esperanto, Ami tuj sin intermetis en Esperanto. Fakte la patrino de Ami estas esperantistino. De la infaneco Ami lernis Esperanton de sia patrino. Ami maltrankvilis pro sia neflua angla lingvo. Aŭdinte ke tiuj du novaj amikoj scipovas Esperanton, ŝi tuj ekscitiĝis.

Karlo: Jes. Ankaŭ vi?

Ami: Jes, jes! Mi lernis Esperanton ekde la infaneco.

Karlo: Ho, bonege! Ho, mi eĉ forgesis fari konatigon por vi. Jen estas mia ĉina amiko Li Chao. Ŝi estas mia nova amiko Ami el Korea Respubliko. Ŝi ĵus helpis min.

Li Chao: Saluton, mi tre ĝojas koni vin!

Ami: Saluton.认识你很高兴。

Rènshi nǐ hěn ɡāoxìnɡ.

(Mi tre ĝojas koni vin.)

Li Chao: Ho, vi scipovas la ĉinan lingvon?

Ami: Iomete, mi lernis iomete en Korea Respubliko.

Karlo: Hej, pri kio vi parolis? Mi scias nenion pri la ĉina lingvo.

Li Chao: Karlo, tiu frazo estas tre utila ankaŭ por vi. "认识你很高兴Rènshi nǐ hěn ɡāoxìnɡ", "Mi tre ĝojas koni vin". "认识rènshi" signifas "koni", "你nǐ" signifas "vi". "很hěn" signifas "tre". "高兴ɡāoxìnɡ" estas "kontenta, ĝoja".

Karlo: 认识你很高兴, Ami!

Rènshi nǐ hěn ɡāoxìnɡ, Ami!

Ami: Karlo, 认识你很高兴。

Karlo, rènshi nǐ hěn ɡāoxìnɡ.

Ami kaj Karlo kune ridis. Karlo pensis, ke kvankam preskaŭ perdiĝis la pasporto, tamen estas fortune koni novan amikon kaj ankaŭ esperantistan amikon. Vidante signifoplenan ridon de tiuj du fremdaj amikoj, Li Chao sentis ion misteran.

Li Chao: Karlo, ĵus vi menciis, ke Ami helpis vin. Tamen vi ĵus renkontiĝis en la flughaveno, ĉu ne?

Karlo: Tute dank' al la pasporto.

Li Chao: Pasporto?

Karlo, Ami: Jes.

Karlo ride rakontis pri la retrovita pasporto al Li Chao.

Li Chao: Vi nepre devas bone konservi la pasporton!

Karlo: Jes.

Li Chao: Ni diras "护照hùzhào" ĉine.

Karlo: Hùzhào. Mi ne forgesos.

Li Chao: Kaj vi ankaŭ devas diri "谢谢xièxie" al Ami.

Karlo: 谢谢。Ami,谢谢。

Xièxie. Ami, xièxie.

Ami: 不客气。

Bú kèqi.

Ne dankinde.

Li Chao: Bone! Nun ni kune foriru.

Tiuj tri esperantistoj foriris el la flughaveno. Kien ili iros? Kio okazos poste al Karlo kaj Ami?

Vortaro

护照 [hùzhào] pasporto

您好 [nínhǎo] saluton

谢谢 [xièxie] dankon

Esprimoj

认识你很高兴 [Rènshi nǐ hěn ɡāoxìnɡ] Mi tre ĝojas koni vin.

不客气 [Bú kèqi] Ne dankinde.

Etendita vortaro

机场 [jīchǎnɡ] flughaveno

行李 [xínɡli] pakaĵo

行李提领 [xínɡli tílǐnɡ] deponejo de pakaĵoj

候机室 [hòujīshì] atendejo

入境 [rùjìnɡ] enlandiĝi

外币兑换 [wàibì duìhuàn] moninterŝanĝo

登机口 [dēnɡjīkǒu] enaviadiliĝa pordo

Noto

La nove konstruita flughalo n.3 de Pekina Ĉefurba Internacia Flughaveno estas la plej granda flughalo en la mondo. La totala areo proksimiĝas al miliono da kvadrataj metroj. Post ĉiuflanka funkciado de la flughalo n.3 la kapablo de la ĉefurba aerodromo akcepti vojaĝantojn altiĝas de 36 milionoj da homfojoj ĉiujare ĝis 76 milionoj. Novaj kurejoj servas por altnivelaj aviadiloj, ekzemple Aerbuso 380 kaj aliaj novaj grandtipaj aviadiloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto