Vizitu Forumon

Ĉina teamo gajnis virinan 3000-metran stafetsketadon

(GMT+08:00) 2010-02-25 15:07:46

Vespere de la 24-a de februaro en Vankuvero okazis finalo de la virina 3000-metra stafetsketado kadre de la Vintraj Olimpikoj. La ĉina teamo konsistanta el Wang Meng, Zhou Yang, Sun Linlin kaj Zhang Hui gajnis la oran medalon kaj rompis la mondan rekordon per la rezulto de 4 minutoj kaj 6,61 sekundoj. Tio estas la 4-a ormedalo ricevita de la ĉina delegacio el la Vankuveraj Vintraj Olimpikoj. La kanada kaj la usona okupis respektive la duan kaj trian lokojn.

Konkurado en la finalo iris tre intense. La sudkorea teamo finiŝis la unua tra la cellinio, tamen post esploro laŭ videaĵo juĝistoj nuligis ĝian rezulton pro faŭlo, tial la ĉina teamo ricevis la oran medalon.

Venko de la ĉina teamo frakasis dominadon de la sudkorea teamo en tiu ĉi sporto de 4 olimpiadoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto