Vizitu Forumon

Amon al la Mondo

(GMT+08:00) 2010-03-08 11:25:44

 Karaj amikoj, en la hodiaŭa speciala programero pri la reformado kaj malfermo de Ĉinio, ni konigos al vi la kanton "Amon al la Mondo".

Iun tagon de majo 1986, la Ĉefurba Sport-Halo en Pekino estis plenplene okupata. Tie okazis kantkoncerto de cent kantsteloj, kadre de la "Jaro de Monda Paco". La scenejo estis dekorata de freŝaj floroj kaj guaŝoj kaj sin montris plej moda. En tia atmosfero ekaŭdiĝis la preludo de la kanto "Amon al la Mondo". Pli ol cent gekantistoj plej famaj siatempe, surscenejiĝis man-en-mane kaj ŝultro-ĉe-ŝultre. La larĝa scenejo tuj estis plenigita. La bela melodio, impona movimento kaj la kantado plena de patoso de la steloj skuis la animon de la aŭskultantoj.

Memorante la bildon, sinjoro Guo Feng, verkinto de la kanto "Amon al la Mondo", ankoraŭ estas emociata. Li diris:

"La aŭskultantaro ja estis kortuŝata. Tiel multege da kantistoj kune surscenejiĝis, tio ja estis animskua por ili. Ili huraadis kaj aplaŭdadis tre ege entuziasme."

Tiu ĉi animskua centkantista ĥorado skribis ekstreme gravan paĝon por la historio de pupulara muziko sur la ĉina ĉeftero.

En la komenco de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, la populara muziko ankoŭ ne furoris sur la ĉina ĉeftero. Oni estis ĝenerale apatia al tia muziko. En la jaro 1986, la 22-jaraĝa sangvina Guo Feng decidis: verku kanton plenan de kondenseco kaj forigu la apatiecon.

La jaro 1986 ja estis "Jaro de Monda Paco". Pri tiu ĉi temo oni verkis plurajn muzikaĵojn en diversaj lokoj de la mondo. Tiuj enhavoriĉaj muzikaĵoj esprimantaj gravan temon surprizis kaj emociis tiun ĉi sangvinan junulon. Li do venigis kelkajn muzikistojn kaj kune komponis la ciklon "Amon al la Mondo".

La ciklo "Amo al la Mondo" longa je 17 munutoj konsistas el kvar partoj, t.e., preludo, "espero", "amo" kaj "frateco". La strukturo estas klara, la vortoj simplaj kaj poluritaj. La ciklo entenanta solon, kantoradon, voĉensemblon, unisonon kaj ĥoraĵon elverŝas la deziron kaj aspiron al paco kaj plenas de la vigleco de la nova epoko. La melodio estas freŝa kaj modesta, la vortoj estas mildaj kaj entuziasmaj kaj pro tio la kanto ja estas ĉarma je sentimento.

Jen estas la tria parto "Amo". "Mi, leĝere tenante vian vizaĝon per du manoj, viŝas for viajn larmojn, kun profunda sento fiksrigardas viajn okulojn, firme premas viajn manojn ankoraŭ tiel varmetajn. Ni kune ĝoju, ni kune toleremu, tenante saman atendon. Ni kune spertas ŝtormon, ni kune strebas, ni alte taksas la saman amon. Mi elkore deziras al vi feliĉon kaj sekurecon, malgraŭ ĉu ni iam konas unu la alian, malgraŭ ĉu ni troviĝas vid-al-vide aŭ fore unu de la alia."  

En majo 1986 sukcesis "Kantkoncerto de cent kantsteloj" memore al "Jaro de Monda Paco" kaj la kanto "Amo al la Mondo" estis tema kanto de la koncerto. Poste la kanto aŭdiĝis preskaŭ ĉie tra la tuta Ĉinio.

Oni komentis, ke la kanto reskribas la historion de la ĉina populara muziko. Ĉinio, sinkrone kun la mondo, esprimas per muziko senton kaj deziron de la homaro. La kantistoj ne kalkulis je rekompenco, plenaj de sincereco kaj aspiro honeste laŭtkantis kaj montris al la mondo la senprecedencan solidarecon kaj senliman potencialon de la ĉina popularmuzika rondo. Sinjoro Guo Feng opinias, ke la kanto estas produkto de la epoko, estas epokfara verko.

Pasis jam pli ol 20 jaroj. La kanto "Amon al la Mondo" kun belsona melodio kaj vastega temo pri amo estas ege aprobata. Kiam okazas abruptaj katastrofoj, kiaj cunamo en Hindia Oceano, fortega tertremo en Irano kaj birda gripo, oni ofte ekkantas la kanton, esprimante la aspiron kaj preĝon por la monda paco kaj deziron al la bela vivo. Tio dependas de tio, ke la kanto estas plenplena de amo kaj pro tio ĝin kantante, la kantantoj kaj la aŭskultantoj senescepte sentas varmon en la koro.

Jen estas "frateco", la kvara parto de la ciklo "Amon al la Mondo", tre konata de ĉinoj. La melodio torentas antaŭen kaj esprimas deziron kaj strebadon. "Vi kaj li, ni kune alvenu; en tiu ĉi bunta mondo, nia koro ondiĝas en senlima amo. La mondo ŝanĝiĝas, nur la deziro restas kiel antaŭe; la vivo kaj sango firme sin interligas, kaj neniam unu de la alia disigeblas. Sen interkompreno kaj konfido, ekzistas nenio en la mondo. Veran amon al la mondo, korligitecon kaj amon al la mondo."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto