Vizitu Forumon

Erudiciulo kaj diplomato Jiang Yili

(GMT+08:00) 2010-03-09 17:00:27

Ĉina ambasadorejo en Pakistano havas tian virinon, ŝi estas filozofia doktoro el Hinda Delia Universitato; ŝi iam estis specialisto pri sudazia problemo de Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj kaj publikigis kelkajn verkojn; ŝi ankaŭ estas diplomato kaj sinsekve laboris en ĉinaj ambasadorejoj en Usono, Singapuro kaj Tajlando; ŝi ankaŭ estas afabla patrino. Ŝi, nia hodiaŭa ĉefrolo, edzino de nuna ĉina ambasadoro en Pakistano, konsilanto Jiang Yili. Hodiaŭ ni konigu al vi pri ŝia rakonto.

Ni unuafoje konis Jiang Yili pro ŝia verko "Studo pri Eksteraj Rilatoj de Sudaziaj Landoj post Dua Monda Milito" kaj "Orienta Filino", la de ŝi tradukita aŭtobiografio de pakistana eksĉefministro Benazir Bhutto. Iama vicprofesoro de Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj Jiang Yili diris, ke pro aliĝo al diplomata vico, ŝi ne devis ne forlasi sian amatan erudiciulan vivon. Sed ŝi ankaŭ estis profitinta pro tio.

"Mi vere ŝatas studan laboron. Tamen post aliĝo al diplomata vico, mi havas pli abundajn spertojn kaj lernis pli multe. Per propra spertado, mi povas vidi veron post diplomata klopodo de Ĉinio."

Ekde 1997 Jiang Yili servis kiel konsilanto pri politikaj aferoj de ĉina ambasadorejo en Tajlando kaj ŝi elstare plenumis la laboron sur nova posteno. En 2007 ŝia edzo Luo Zhaohui estis nomumita kiel ĉina ambasadoro en Pakistano, kiel ambasadora edzino, ŝia identeco refoje turniĝis.

"Antaŭe mi opiniis, ke estas tre bona mia laboro en Tajlando kaj ankaŭ la ambasadoro ne volis, ke mi forlasu la postenon. Pakistano estas ege grava lando, mi volas subteni laboron de la ambasadoro. Krome ekzina diplomatio estas nedisigebla parto de diplomatia afero."

Kiel profesia diplomato, Jiang Yili sukcese ludis la rolon de "ambasadora edzino".

"Kiam mi venis al Pakistano, Musharaf estis prezidento. Tiam mi vizitis prezidentan edzinon kaj ĉefministran edzinon. Tio estas precedenta por ili. Ĉar ili neniam sole akceptis ambasadoran edzinon en siaj ejoj antaŭ tio. Mi estas la unua. Ili estas tre amikaj al Ĉinio, ĉar ili ofte vizitis Ĉinion kaj jam sentis ŝanĝiĝojn de Ĉinio kaj vidis forton de nia lando."

Ĉeestante al diplomatiaj aktivadoj, Jiang Yili ofte sin vestas per ceremonia vesto kun ĉinaj trajtoj. Ŝia aparta stilo donis profundan impreson al multaj edzinoj de altrangaj oficistoj de la pakistana registaro. Edzino de pakistana diplomatia sekretario diris:

"Jiang Yili estas mia malnova amiko. Kiam mi unuafoje vidis ŝin, mi pensis, ke ni jam konatiĝis antaŭ longe. Ŝi estas tre afabla kaj ŝia filino estas aminda kaj dolĉa."

Por riĉigi vivon de la ambasadorejo, Jiang Yili fondis dancteamon kun virinoj de la ambasadorejoj. Jiang Yili diris, ke komence ŝi fondis la dancteamon nur por riĉigi la vivon kaj memamuzo. Sed estas neatendite, ke la publika prezento estas tiel bonvenigata. La dancteamo eĉ estis invitita al transdona ceremonio de olimpika torĉo de 2008 okazinta en Pakistano. Instruisto de la ambasadora dancteamo Chen Fang diris, ke laŭ ŝi, konsilanto Jiang Yili estas tre diligenta kaj prudenta.

"Ŝi forte subtenas nin. Nia virina grupo ne nur dancas, sed ankaŭ partoprenas en serio da aktivadoj. Ĉifoje ŝi gvidas nin kaj diligente laboras. Do ni kunigite kaj aktive partoprenas en diversaj aktivadoj. Zorgo de ambasadoro kaj lia edzino kaj aliaj gvidantoj alportis al ni belan medion."

Jiang Yili elstare ludas ĉiun rolon, kian de erudiciulo, diplomato kaj ambasadora edzino. Tamen ŝi opinias, ke ŝi malbone ludis la rolon de patrino. Por laboro ŝi naskis bebon en la 40-a jaraĝo. Poste pro longtempa laboro en Usono, ŝi devigite forlasis sian filinon en Ĉinio 2 jarojn. Parolante pri tio, ŝi eĉ ploris pro profunda rimorso.

"Mi opiniis, ke ne estas sufiĉa la amo al ŝi. Mi ne estas tiel delikata. Pro okupeco, mi preskaŭ ne havas tempon akompani ŝin. Mi vere sentis rimorson pri tio. Tamen mi pensas, ke mi elektis la diplomatian aferon, do mi devas fari kontribuon. Fakte multaj laborantoj de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj havas similan sperton."

Estas ĝojinde, ke ŝia 10-jaraĝa filino Luo Tiantian estas tre saĝa. En ŝiaj okuloj, ŝia patrino estas ne nur kompetenta, sed ankaŭ ŝia idolo.

"Ŝi akiris altan atingon en lernado. Kiam mi estis infano, mia patrino ofte verkis libron en hejmo kaj ofte akompanis min. Post eniro en la Ministerion pri Eksteraj Aferoj, ŝi estas pli okupata ol antaŭe kaj ofte revenas hejmen tre malfrue. Tamen ŝi ofte akompanas min ludi pianon. Unuvorte ŝi estas kompetenta patrino."


la familio de Jiang Yili

Diplomatado estas speciala profesio. Por la diplomatia afero de la patrolando, Jiang Yili kaj multaj kolegoj forlasis multe, eĉ oferis familiecon. Tamen ŝi neniam pentis.

"Diplomatoj estas speciala amaso. Edziniĝi al diplomato signifas oferi kaj kontribui por la patrolando. Mi pensas, ke por la vivo, ne estas tiel grava perdo aŭ gajno. Se vi iam klopodis kaj spertis, la fina rezulto ne estas tiel grava."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto