Vizitu Forumon

Televida arta vespero de Ministerio pri Kulturo por la Printempa Festo

(GMT+08:00) 2010-03-10 10:10:48

En la 14-a de februaro okazis televida arta vespero de ĉina Ministerio pri Kulturo por la Printempa Festo de 2010 sub la titolo "Saluton, Printempo!". La arta vespero estas plena de ĝoja kaj harmonia festa etoso kaj havas densan printempan guston. Hodiaŭ ni kune aprecu kelkajn programerojn de la vespero.

Nun vi aŭdas la kanton "Saluton al Printempo" prezentitan de kantistino Yin Xiumei. La kanto esprimas laŭdon de la homoj al la naturo kaj bela printempo.

La kanto tekstas: "Saluton al printempo, inter flugiloj de papilioj. Saluton al printempo, apud ĉielarko. Por pliverdigi la montojn, por plifreŝigi la riverojn, por pliserenigi la ĉielon, por plibeligi la florojn. Zorgu la naturon kun la koro, mi salutas la printempon."

Ĉiujare la Ministerio pri Kulturo okazigas artan vesperon en la unua tago de la nova jaro laŭ la ĉina luna kalendaro. Ĉijare la vespero faris plurajn novajn provojn kaj klopode enkorpigis strebon de la vespero al delikateco kaj fajneco de arto. La vespero dividiĝas en 6 ĉapitrojn, kiaj "Brila Beleco de Printempo", "Varmo de Printempo", "Romantiko de Printempo", "Entuziasmo de Printempo", "Harmonio de Printempo" kaj fina kantdanco. Diferencaj programeroj estis organike kunfanditaj per ŝanĝiĝo de medio, sentimento kaj animo, por esprimi saluton, sopiron kaj bondeziron je la bela momento de la nova jaro.

Nun vi aŭdas la kanton "Patrino en Kandelo". Ĝi estas varma kanto. Kantante ĝin, la homoj ofte sopiras al sia afabla patrino, kiu oferas la tutan vivon al siaj gefiloj.

La vespero tenas la principon "koncentri famajn artistojn kaj klasikajn verkojn kaj kontribui arton kaj belecon", enkorpigas la plej belan kaj plej puran senton de la homoj. Laŭ konigo, ĉijara arta vespero de la Ministerio pri Kulturo havas plej multe da artaj specoj. La vespero, kun muzikaj verkoj kiel ĉefa enhavo, organike kunfandis dancon, akrobataĵon, operon, teatraĵon kaj aliajn artajn formojn, pere de moderna kompono, alportis al spektantoj tute freŝan senton.

Nun vi aŭdas kantdancon de Yi-nacieco "Tretu nubojn", prezentitan de kantdanca ensemblo Honghezhou de Yunnan-provinco. La muziko estas vigla kaj gaja. Bela yi-nacieca danco alportis al spektantoj freŝan senton kaj estis plena de romantika ĉarmo.

La arta vespero de la Ministerio pri Kulturo ankaŭ zorgas klasikecon de programeroj kaj koncentris reprezentantojn de diversaj artaj specoj. Ekzemple artistoj de Pekina Opero Yu Kuizhi, Li Shengsu, Shang Changrong, famaj kantistoj Song Zuying, Liao Changyong, Dai Yuqiang, fama pianisto Liu Shikun, erhu-a ludisto Song Fei kaj fama violonĉelisto Zhu Yibing sinsekve prezentis programerojn en la vespero.

Nun vi aŭdas la kanton "Plia amo al vi tago post tago". La kanto estas romantika kaj lirika, prezento de Dai Yuqiang kaj Wang Li estas harmonia kaj perfekta.

En la ĵus pasinta 2009, nova Ĉinio bonvenigis la 60-an naskiĝtagon. En la ĉijara arta vespero de la Ministerio pri Kulturo, artistoj laŭdis ŝanĝiĝojn de la patrolando en la pasintaj 60 jaroj per diversaj manieroj. Je la fino de hodiaŭa programero bonvole aŭskultu la kanton "Bela Kampo".

La kanto estas freŝa kaj serena kaj priskribas viglan printempon sur ĉina tero.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto