Vizitu Forumon

Naskiĝtaga donaco pli valoras ol ĉampioneco

(GMT+08:00) 2010-04-06 15:33:21

La 4-an de aprilo en Pekino okazis finalo de la Ĉina Malferma Snukerkonkurso. Kimra ludisto Mark Williams venkis la ĉinan Ding Junhui per la rezulto de 10 kontraŭ 6. En la konkurso Ding Junhui pasigis sian 23-jaran naskiĝtagon. Estas bedaŭrinde, ke li ne povas festi la tagon per gajno, tamen multaj subtenantoj trovis, ke li ricevis donacon pli valoran ol la pokalo. Bonvole aŭskultu raporton!

Post trafo de la lasta globo fare de Mark Williams en la 16-a partio de la finalo la poentaro de 10 kontraŭ 6 estis fiksata sur granda ekrano. Gajninte la finalon, Mark Williams ĵetis rigardon al sia rivalo je 12 jaroj pli juna, kaj la lasta montris ridon.

Ding diris al raportisto, "Ĝeneraldire, mi faris bonan ludon en la konkurso, kvankam kelkfoje ne estas tiel kontentige, tamen ricevis multajn spertojn. Mi ne povas scii pri rezulto de venonta konkurso, tamen mi plenforte penos."

Ding perdis la finalon, tamen neniu devas malkonfirmi lian elstaran ludon: li 21 fojojn sinsekve gajnis pli ol 50 potentojn en 5 matĉoj. La mirinda ludo ricevis varman aplaŭdon de spektantoj. Pro la gajno de la subĉampioneco li ricevis pli da poentoj necesaj al la rangordo kaj okupas la 1-an lokon inter mondklasaj ludistoj en tiu ĉi konkurssezono. En la tuta sezono li atingis la finalon de 3 el 6 laŭrangaj konkursoj, tio estas tre malofta, ĉar la similan rezulton atingis nur la fama ludisto John Higgins en la sezono de 2005/2006. Gajninte la finalon, Mark Williams donis altan pritakson al Ding Junhui. Li diris, "Laŭ la nuna tendenco Ding probable gajnis la Mondan Ĉampionadon. Li estas la plej atendata krom John Higgins kaj Ronnie O`Sullivan."

Ding Junhui suferis fiaskon en la Vimblea Majstrokonkurso, 2007. Venkite de Ronnie O`Sullivan en la finalo je la rezulto de 10 kontraŭ 3, li ploris apud la bilard-tablo. Poste li estis en la valo de sia kariero dum tri jaroj. Misaĵoj ofte aperis en lia ludo, kaj li kelkfoje ploris pro sia misludo. Supertakso kaj alta anticipo de liaj subtenantoj portis grandan premon al li, tiam malpli-ol-20-jara. Tamen malsukcesoj kaj premo plene provis kaj maturigis lin, kaj iom post iom li iris el la ombro de malsukcesoj. En tiu ĉi sezono li montriĝas pli matura.

"Hodiaŭ estas speciala tago por Ding Junhui. Ni deziru al li ĝojan naskiĝtagon", la prezidisto proponis en la 1-a de aprilo en gazetara konferenco. La ĉeestantoj kune kantis, esprimante la deziron. La tempo donis al Ding Junhui bonan donacon—matureco. Li estas pli aplomba kaj stabila.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto