Vizitu Forumon

"Floroj inter Veproj"

(GMT+08:00) 2010-04-14 17:42:17

F.I.R

En la hodiaŭa programero vi aŭskultos la novan kanton "We Are" el la muzika trupo F.I.R (akronimo pri la nomoj de la tri membroj el la trupo: Faye, Ian kaj Real) en Taiwan. Ĝi estas anglisma roko kun iom da psikedeleco.

/sono We Are

Kiel muzika trupo idolata kaj sekvata en Taiwan, F.I.R ĝuis grandan plezuron depost la debuto, tamen en tiu tempo senĉese disvastiĝis famoj pri ilia disiĝo, sed pri tio la tri membroj donis neniun klarigon; anstataŭe ili eldonis muzikalbumojn unu post alia por pruvi, ne nur ke la famoj estas falsaj, sed ankaŭ ke ili estas amaj kaj insistaj pri muziko. Antaŭ nelonge F.I.R denove revenis kun la nova muzikalbumo "Lasu Nin Kune Rideti", kiu estas la memoraĵo por la fondiĝo de la trupo.

Nun vi aŭskultas la kanton "We Are" el la muzikalbumo "Lasu Nin Kune Rideti". Ĝi registras ilian penigan travivaĵon en la 5 jaroj kaj ankaŭ priskribas ilian sopiron kaj deziron al la venonta vojo.

F.I.R esperis, ke kantofanoj komprenos en tiu ĉi kanto ilian penadon sur la muzika vojo kaj vidos ilian insistecon pri muziko.

El "We Are" blovas forta vento de roko tra niaj oreloj. Laŭ konigo, komence de la nova jaro, la muzika trupo F.I.R okazigis en Pekino la unuan koncerton post la fondiĝo. En la komenca parto de la koncerto la trupo elektis kvin kantojn plej ŝatatajn el la nova muzikalbumo, inkluzive la kanton "We Aer".

Kaj nun estas la kanto "Floroj inter Veproj", ankaŭ el la speciala muzikalbumo "Lasu Nin Kune Rideti". Ĝi daŭrigos la stilon de roko, sed jam sen psikedela koloro, nur kun sentimentala emocio. Bonvolu aprezi la rokmuzikaĵon "Floroj inter Veproj".

/sono Floroj inter Veproj

Kelkafoje, amo kiel floroj inter veproj, des pli spiteme pompas, ju pli restas en malfacilaĵoj. F.I.R per siaj mildaj voĉoj kante esprimas al amo kuraĝon kaj firmecon.

F.I.R deziras oferi la kanton al tiuj, kies afero kaj sentimento trafas malfacilaĵojn kaj pro tio kiuj restas en sombra situacio, esperante, ke ili eliros el la situacio kaj disflorigos sian floron inter la veproj.


Dick and Cowboy

Ĉi-sube estas "Rock It", la kanto elektita el la hiphopa trupo Granda Buŝo, tre furoranta en Taiwan. La kanto estas ĉarma kun la stilo "disko", kaj la kantaj vortoj prezentas la folecon kaj viglan penson de modernaj junuloj. Do ĝi plaĉas al la oreloj de junuloj. Bonvolu aprezi la hiphopan kanton "Rock It":

/sono Rock It

/sono Sableroj en Vento

Nun vi aŭskultas "Sableroj en Vento", elektitan el la samtitola muzikalbumo eldonita en 2007 kaj kantatan de Dick and Cowboy, rokenrola stelulo el Taiwan. En la kanto Dick and Cowboy uzas entuziasman voĉon kaj rokan stilon, esprimante la solecon kaj grandanimecon de vaganto

"Sableroj en Vento" estas verkita de Dick and Cowboy mem. En 1998 li forlasis sian hejmlokon kaj komencis sian rokan legendon. Retrorigardante sian kantan karieron, li sentis sin kiel sableron flugantan en vento. Li marŝis antaŭen paŝo post paŝo, neniam haltante. Sekve li verkis tiun ĉi "Sableroj en Vento" por memorteni sian muzikan sperton en malfacila vagado.

En la fino de la programo bonvolu aprezi "la Somero" kantatan de taiwan-a kantisto. Amo ĉiam enhavas dolĉon kaj sopiron al la estonteco, kaj amkomedio estas plena de zifera kareso kaj somera varmo. "La Somero" kantas ĝuste pri tio.

/sono la Somero

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto