Vizitu Forumon

La 4-a Tutlanda Kunveno de Sportaj Ludoj

(GMT+08:00) 2010-05-25 16:34:20

Parolante pri atingoj de ĉinaj sportistoj, oni nature rememoras bonajn rezultojn de ĉinaj sportistoj en olimpikoj, tamen tiuj ĉi bonaj rezultoj ne povas komplete speguli la elstarecon de la ĉina sporta afero. Antaŭ nelonge en la urbo Hefei, orienta Ĉinio, okazis la 4-a Tutlanda Kunveno de Sportaj Ludoj. Ĝi estas la scenejo de ne-olimpikaj ludoj. Nia raportisto informiĝis de la kunveno, ke sportaj administracioj de Ĉinio prenos rimedojn por plu popularigi kaj disvoli la ne-olimpikajn ludojn.

La Tutlanda Kunveno de Sportaj Ludoj estas unu el ĉioampleksaj sportkonkursoj de Ĉinio, kaj ĉiuj ludoj en la kunveno estas ne-olimpikaj. Ĝi estis iniciatita en 2000 por akceli disvolvon de ne-olimpikaj ludoj, kaj okazis jam tri fojojn.

Kadre de la kunveno estas danckonkurso, kaj sportistoj gracie dancas en la akompano de ekscita muziko. La sporta danco havas gravan influon en la mondo, tamen ĝi restas ekster olimpikaj ludoj. Antaŭ preskaŭ 20 jaroj ĝi estis ekpraktikata en Ĉinio, tamen dum la pasintaj jaroj ĉinaj dancistoj jam montris sian talenton en diversaj internaciaj konkursoj. La gedancista paro Yang Chao kaj Tan Yiling, partoprenanta en ĉi-foja kunveno, estas bona ekzemplo. Yang Chao diris al raportisto: "Ni okupis la unuan lokon de la sub-21-jara grupo de la Monda Ĉampionado en 2005, dufoje gajnis ĉampionecon de la novica grupo de la Monda Ĉampionado en 2006, kaj enviciĝis inter la antaŭaj ses lokoj de la amatora grupo de la Monda Ĉampionado en 2007."

La sporta danco originis el Eŭropo en la 20-aj jaroj de la lasta jarcento, kaj post la disvolviĝo ĝi estas dividita en du kategoriojn kun 10 specoj. La danco kun evidenta karaktero de la eŭropa kulturo tre interesas ĉinajn gejunulojn, kaj pro tio ĝi prosperas en Ĉinio. Nun en la tuta lando estas pli ol 100 lernejoj de la sporta danco kaj fondiĝis granda nombro da amatoraj trejnkursoj.

Krom la sporta danco, rapide disvolviĝas ankaŭ aliaj ne-olimpikaj ludoj en Ĉinio. Ĉinaj sportistoj okupas antaŭajn lokojn ankaŭ en naĝilo-naĝado kaj sporta akrobatado, precipe en tiu la antaŭa. La ĉina teamo de naĝilo-naĝistoj partoprenis 12 fojojn en la Monda Ĉampinado kaj gajnis 140 orajn medalojn. Pasintajare la ĉina naĝistino Zhu Baozhen gajnis 5 orajn medalojn en la Monda Ĉampionado en Rusio, kaj pro tio ŝi estas titolita kiel la reĝino de naĝilo-naĝado.

Ankaŭ rulsketado reflektas disvolviĝon de ne-olimpikaj ludoj en Ĉinio. La juna generacio tre amas tiun ĉi ludon, kvankam teknike ili restas nesufiĉe kompetentaj. Laŭ statistiko de la Ĉina Rulsketista Asocio, en la tuta lando miliono da junuloj praktikas rulsketadon. Tamen kompare kun Korea Respubliko kaj aliaj landoj, en kiuj tre popularas profesiaj ludoj, Ĉinio restas malforta, ĉar al ĝi mankas elstaraj sportistoj. Parolante pri tio, sinjoro Huang Qiang, ĝenerala sekretario de la Ĉina Rusketista Asocio, opinias, ke la nuna tasko estas popularigi tiun ĉi ludon, kaj kiam ĝi estos vaste ŝatata de la publiko, la lerteco de ĝiaj praktikantoj certe altiĝos. Li diris: "Al ni necesas havi klaran penson por perspektivo de tiu ĉi ludo, ĉu popularigi ĝin inter amatoroj, ĉu rekomendi ĝin kiel sanigan sporton al la publiko, ĉu disvolvi ĝin kiel konkursan sporton. Nun ni pensas ĉefe pri la popularigo precipe inter junuloj, ĉar ni kredas, ke se ĝi vere populariĝos en Ĉinio, la teknika nivelo de la ĉinaj praktikantoj multe altiĝos kaj proksimiĝos al tiu de pintklasaj sporistoj de la mondo."

Sportistoj praktikantaj ne-olimpikajn ludojn ne povas ricevi sufiĉan financan subtenon el la registaro. Ili plejparte havigas al si la monon por trejniĝo per sia klopodo. Ni prenu la sportan dancon kiel la ekzemplon: membroj de la ĉina nacia teamo plejparte studas longtempe en Britio, kaj krom monhelpo el Ĉina Sportdancista Asocio iliaj monrimedoj plejparte venas el premioj de konkursoj kaj enspezoj de instruado kaj prezentado. Zhang Jin, kiu okupis la unuan lokon de la profesia latin-dancado de la novica grupo en la brita Nigrabasena Danco-Festivalo, diris al raportisto: "En Britio la elspezo estas granda. Mi vivtenas min ĉefe per instruado kaj prezentado, ĉar mia familio ne estas tre bonstata. Post la aĝo de 18 jaroj ni havigas al ni la monon por diversaj elspezoj tute per propra penado."

Sportaj administracioj de Ĉinio klopodas krei kondiĉojn por subteni sportistojn de ne-olimpikaj ludoj realigi sian revon. La registaro investos certan sumon por popularigi ne-olimpikajn ludojn, kaj poste oni altiros sociajn kapitalojn por prosperigi kaj disvolvi tiujn ĉi ludojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto