Vizitu Forumon

Ĉinio alprenis fortajn rimedojn por akceli bonan kaj rapidan disvolvon de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj

(GMT+08:00) 2010-09-13 17:05:45

Ĉu vi trovis, ke multaj ĉiutagaj necesaĵoj, kiel radioaparatoj, glasoj kaj lavtukoj estas faritaj de Ĉinio? Kaj plejpartaj uzaĵoj estas produktitaj de ĉinaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj. Nun en Ĉinio, mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj jam estas la grava forto por altiri ekonomian kreskon akceli sendependan kreon kaj stabiligi enoficigon. Ĝuste pro tio, disvolvo de ĉi tiaj entrerpenoj estas alte atentata de la ĉina registaro. Karaj aŭskultantoj! Hodiaŭ ni ĝuste babilos pri disvolvo de ĉinaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj.

Laŭ statistiko, nun en Ĉinio troviĝas pli ol 4 mil mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, la enlanda totala produktovaloro de ĉi tiaj entreprenoj jam okupis 60% de ĉina enlanda totala produktovaloro, kaj ili kontribuis 50% de imposto. En raporto pri la registara laboro de la kuranta jaro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao montris, ke la ĉina registaro pluapaŝe fortigos subtenon al ĉi tiaj entreprenoj en la kuranta jaro. Li diris:

"La ĉina registaro fortigos financan subtenon al mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, plivastigos ilian monkolektan vojon, praktike solvos iliajn malfacilajn problemojn, precipe la problemon de monkolekta malfacilo, plue realigos subtenan politikon de financo al ĉi tiaj entreprenoj, kaj la centra registaro asignos 10,6 miliardojn da juanoj por subteni ilian disvolvon."

La rimedoj, elmetitaj de la raporto pri registara laboro, ĝuste estas atendataj de Cui Yongkai, entreprenisto pri produktado de konstruaj materialoj. Li diris, ke por mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, la monkolekta malfacilo ĉiam bremsis disvolvon. En la procezo de ekonomia "reprosperiĝo" al "disvolvo", monkolekto estas granda problemo. Li diris:

"Nun en mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, ankoraŭ ekzistas la malfacilo de kredito kaj monkolekto. La kondiĉoj por kredito en ŝtataj bankoj estas tro severaj. La interezo de malgrandsuma kredita korporacio estas alta, ni ne kuraĝas fari krediton."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto