Vizitu Forumon

Dupersonaj ensembloj el Taiwan de Ĉinio.

(GMT+08:00) 2010-09-29 16:47:09

La ensemblo JS naskiĝinta en 1999 konsistas el gefratoj. La pliaĝa frato Chen Zhongyi havas talenton en komponado kaj respondecas pri verkado de la albumo kaj ankaŭ verkis multajn famajn kantojn por multaj muzikistoj. La fratineto Chen Qixuan respondecas pri kantado kaj havas puran kaj infektivan voĉon.

Nun vi aŭdas la reprezentan kanton de la ensemblo "Diru eterne". Kvankam la kanto priskribas solecan animstaton en Kristnaska Tago, tamen la freŝa voĉo de Chen Qixuan akompanate de kristnaska sonorila sono donas al la kanto varmon.

Ĝis nun la ensemblo JS jam pasigis 11-jaran zigzagan muzikan vojon. En 2004 ili publikigis la duan albumon "Renkonti estontecon" kaj la ĉefa kanto el la albumo famiĝis pro bone konata televida programero. En 2008 JS refoje publikigis novan albumon "Plej bela pejzaĝo en la vivo", kiu enhavas 12 novajn mirindajn kantojn kaj ĝi estas varme akceptata de ĉefteraj kantfascinatoj.

Nun vi aŭdas la kanton "Vi estas la plej bela pejzaĝo en la vivo". Ĝi estas pura kaj romantika kanto.

En Taiwan ankaŭ alia ensemblo havas similan stilon kun la ĵus konigita ensemblo kaj nomiĝas "Densblanka Ensemblo". La ensemblo fondiĝis en 2006. Jian Mengyi, kiu respondecas pri verkado, eksplikis, ke densblanko, tiu neekzistanta koloro estas plena de ĉia ebleco kaj imago. Tio ankaŭ simbolas purecon de origina verkado strebata de la du personoj. La verkoj de "Densblanka Ensemblo" ne estas tiel viglaj, ili nur uzas ne tiel popularan, sed ne elmodiĝan tekston por esprimi la enkoran mondon. En 2009 ili publikigis kolektivan albumon "Blanka Urbo" kaj vekis memoron de la homoj pri belaj melodioj. Nun bonvole aŭskultu la kanton "Fajreto".

La kanto tekstas: Mi iam pensis, ke ni ĉiam estus kune, sed kiam vi fiksis rigardon sur malproksimo silente, mi dubis ke ĉio estas posedata laŭ mia solflanka volo.

Oni ne povas ne mencii la ensemblon "Natura Buklo", parolante pri ekzemplo de sendependa muzika rondo de Taiwan. La unua-generacia "Natura Buklo" konsista el Cai Kunqi kaj Wei Ruxuan ĝis nun ankoraŭ estas la plej bela memoro de multaj fascinatoj. La ensemblo fondiĝis en 2003 kaj havis la titolon pro ilia sama buklo. En sekvantaj du jaroj, ili publikigis du albumojn respektive titolitajn "C' est La Vie" kaj "C' est La Vie vol.2". La du albumoj ĝuis laŭdon de komentistoj kaj kantfascinatoj. Nun bonvole aŭskultu ilian reprezentan verkon "La geamantoj sidantaj ĉe enirejo de strateto", dolĉan amkanton.

La kanto tekstas: La geamantoj firme brakumas unu la alian sidante ĉe enirejo de strateto, sen movo, la tempo ŝajne ne rilatas al ili, kian animstaton ili havas, ĉu estas la amo?

Kvankam la ensemblo estis bonvenigata de kantfascinatoj kaj estis aprobata de muzika rondo, tamen estas bedaŭrinde, ke la ensemblo disiĝis pro diferenca evolua vojo de la du membroj post publikigo de ilia dua albumo.

Fine ni konigu al vi la ensemblon "Shenmu kaj Tong". La du membroj Lai Mingwei kaj Huang Meizhen ne havas elstarajn figurojn kaj komponajn spertojn. Ili estis elektitaj el kantkonkursoj. En 2008 ili publikigis la unuan albumon "Vivi por vi" kun roka stilo kaj tajwan-a nacieca muzika elemento. Ilia estonteco estas atendinda. Fine ni kune aŭskultu la kanton "Vivi por vi", kiu esprimas persistemon kaj fidelon al la amo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto