Vizitu Forumon

Zhou Chuanxiong kaj liaj kantoj

(GMT+08:00) 2010-08-03 15:37:55

Antaŭ 10 jaroj, li nomiĝis Xiaogang, kiu posedis sonoran voĉon kaj kantis lernej-popolkanton.

Post 10 jaroj, li nomiĝas Zhou Chuanxiong, kiu publikigis 16 albumojn kaj verkis kantojn por la plej famaj ĉinaj kantsteloj kaj komponis muzikaĵojn por dekoj da serialoj. Li estas honorita kiel "Amkanta baptopatro".

Nun vi aŭdas la kanton "Hasayaki", per kiu famiĝis Zhou Chuanxiong. "Hasayaki" signifas rozajn nubojn ĉe la tagiĝo en la japana lingvo. Zhou Chuanxiong nomas sian studion ankaŭ per tiu vorto. Tio unue esprimas lian senton pri tiu kanto, due li esperas, ke lia muziko ĉiam estas brila kaj viveca kiel matenruĝo.

En albumoj de Zhou Chuanxiong, preskaŭ ĉiuj kantoj estis verkitaj aŭ komponitaj de li mem. Nun bonvolu aŭskulti la kanton "Taglibro" verkita de Zhou Chuanxiong por hongkong-a kantistino Kelly Chen.

Kiam Zhou Chuanxiong penege verkis tiun kanton, li preskaŭ aŭskultis ĉiujn kantojn prezentitajn de Kelly por esplori kombinon de ŝia voĉo kun piano. Fine li verkis la kanton laŭ karaktero de Kelly. Tiu kanto ne nur famigis Kelly, sed ankaŭ metis bazon por Zhou Chuanxiong kiel komerca produktisto.

En 2003 Zhou Chuanxiong publikigis sian unuan albumon "Mi estas apud vi". Ĉiuj kantoj el la albumo enkorpigas apartan tenoron de Zhou Chuanxiong. Nun bonvolu aŭskulti la samtitolan kanton de la albumo "Mi estas apud vi", kiu perfekte esprimas karakterizon de la voĉo de Zhou Chuanxiong kaj sentoplene priskribas persisteman atendon.

Post sukcesa publikigo de kelkaj albumoj, Zhou Chuanxiong klopode provis diversajn muzikstilojn. La sekva kanto "Geamantoj kreas jarcenton" priskribas rapidan amon de moderna interreto. El tiu kanto, ni vidis malsaman Zhou Chuanxiong.

Zhou Chuanxiong diris, ke preni materialojn surrete ne celas flati la publikon por gajni ĝian favoron, sed esprimas lian sintenon kaj senpovecon.

Je la fino de la programero, ni kune aprecu la kanton "Milia Sonĝo". La kanto estis verkita de Zhou Chuanxiong por liaj fanoj. En la kanto, li zorgas pri siaj fanoj kiel pliaĝa frato. Zhou Chuanxiong esprimis, ke ĝi ankaŭ estas verkita por li mem kiel resumo. La kanto lente rakontas lian dankon kaj subtenon al liaj fanoj. Li esperas, ke la fascinatoj ne sin deprimos en la kanto, sed kuraĝe vizaĝo al la bela estonteco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto