Vizitu Forumon

Kantono finiŝas por preparo de Azia Sportkunveno

(GMT+08:00) 2010-08-05 14:41:27

 La 12-an de novembro ĉi-jare komenciĝos la 16-a Azia Sportkunveno en la ĉina suda urbo Kantono. La 4-an de aŭgusto estas la centa tago antaŭ okazigo de la Azia Sportkunveno. Tiutage Kantono okazigis kolorriĉajn aktivadojn por celebri la gravan momenton. Sekve de proksimiĝo de la Azia Sportkunveno finiŝas la prepara laboro. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

En la jaro 2004, Kantono sukcese akiris la rajton okazigis la 16-an Azian Sportkunvenon en 2010. Laŭ la ĉeftemo "Bonvenigi Azian Sportkunvenon, Krei Novan Vivon" glate iras diversaj preparaj laboroj de la Kantona Azia Sportkunveno. Xu Ruisheng, vicurbestro de Kantono, plenuma vicĉefsekretario de la Organiza Komitato de la Kantona Azia Sportkunveno, konigis, ke la antaŭa prepara laboro de la Azia Sportkunveno plejparte plenumiĝis kaj nun oni faras la finiŝon. "Ĉiuj laborantoj de la Organiza Komitato de la Kantona Azia Sportkunveno nun pene laboras kaj sinĵetas en la finiŝan periodon."

Por kontentigi la bezonadon de la ĉi-foja Azia Sportkunveno, Kantono nove konstruis 12 sportajn stadionojn sur la bazo de 60 sportejoj. Konstruante iujn stadionojn, oni venkis multajn malfacilojn. La konstrua malfacilo de la ĉefkonkursejo –Stadiono de la Azia Sportkunveno estas plej granda. La stadiono konsistas el haloj de gimnastiko, bilardo kaj skvaŝo kaj Ekspoziciejo de la Kantona Azia Sportkunveno. S-ro Deng Xinyong, estro de la Dezajna Departemento de la Administra Oficejo por Konstruado de Gravaj Publik-konstruaĵoj de Kantono, konigis, "Ĉar ĉiuj sportaj haloj de la Stadiono de Azia Sportkunveno estas konstruataj per granda ŝtala strukturo. Do, la muntado de la ŝtalaj partoj dum la konstruado de la Stadiono estas pli multe komplika ol tiu dum la konstruado de Birdnesto, la Nacia Stadiono. Kaj samtempe la konstruo estas urĝa kaj mankas tempo. En la komenco de la dezajnado, ni faris plurajn esplorojn, diskutojn, ekzamenojn kaj demonstrojn. Novembre de la jaro 2008, la stadiono estis oficiale ekkontruita, kaj ĝi finkonstruiĝos en la fino de aŭgusto de 2010. Ĝi ankaŭ estas la plej granda stadiono de nia urbo Kantono."

Nuntempe ĉefaj strukturoj de la 12 novkonstruataj konkursejoj de la Kantona Azia Sportkunveno preskaŭ kompletiĝis, kaj la rekonstruo kaj plivastigo de malnovaj konkursejoj estas plejparte finplenumitaj. Laŭ antaŭkalkulo, ĉiuj konkursejoj de la Azia Sportkunveno estos laŭ plano liverataj por uzo. Dum la konstruado de diversaj konkursejoj, la Organiza Komitato de la Kantona Azia Sport-Kunveno multe konsideras pri tio, kiel favorigi ĉivitanojn per fruktoj de tiu ĉi grava evento. Xu Ruisheng, vicurbestro de Kantono esprimis, ke la ĉi-foja Azia Sportkunveno alportos al Kantono riĉan kurturan heredaĵon. "Unu el la bazaj celoj de la konstruado de konkursejoj estas, ke la civitanoj ĝuu la fruktojn el la Azia Sportkunveno. Dum la projekto kaj aranĝo de la konkursejoj la organizanto tre atentis la ligitecon kun la urba disvolviĝo kaj ĉiu-taga sportado de ĉivitanoj. Ni klopodas plifortigi diversecon de funkcioj de la konkursejoj kaj perfektigi instalaĵojn ĉirkaŭ la konkursejoj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto