Vizitu Forumon

Pecoj Elektitaj el la Festa Koncerto Okaze de la 10-a Jariĝo de la Ĉina Filharmonio

(GMT+08:00) 2010-08-09 17:03:07

Antaŭ nelonge la Ĉina Filharmonio alvenis sian 10-jariĝon, okaze de tio la filharmonio sinsekve okazigis 5 koncertojn malsamajn en stilo. En nia hodiaŭa programero ni elsendos brilajn pecojn el iu koncerto.

/ Princo Igor

Tio, kion vi aŭdas, estas la uverturo de la opero Princo Igor, direktita de majstro Neeme Jarvi el Estonio kaj oferita de la Ĉina Filharmonio al spektantoj. Princo Igor estas la plej fama komponaĵo de rusa komponisto Alexander Borodin. La komponaĵo priskribas la batalan historion de la rusa popolo por la unuigo de la lando kaj plene montras la nacian karakterizon kaj spiriton de la rusa popolo. En la uverturo koncentriĝas plej emociaj muzikaj melodioj.

La Ĉina Filharmonio establiĝis maje de la jaro 2000. Ĝis nun la filharmonio okazigis pli ol 500 diversformajn koncertojn interalie pri simfonioj, operoj kaj ĉambraj muzikaĵoj, la suma nombro de spektantoj superis 800 mil, kaj la muzikeventoj okazis en diversaj lokoj tra la mondo. En la jaro 2009 la Ĉina Filharmonio estis prijuĝita de la brita muzika gazeto "Gramofono" kiel unu el la dek plej influhavaj orkestroj en la mondo".

En la festa koncerto okaze de la 10-jariĝo de la Ĉina Filharmonio sudkorea sopranulo Sumi Jo kaj la Ĉina Filharmonio faris unuafojan kunlaboron por "Konĉerto de Koloratura Soprano kaj Orkestro". Sumi Jo estas azia sopranulo konata en la nuna mondo kaj honorigita kiel "la unua azia koloratura sopranulo". Ŝi multfoje faris ludon en Ĉinio. "Konĉerto de Koloratura Soprano kaj Orkestro" estis verkita de rusa komponisto Reinhold Gliere en la jaro 1943. La verko manifestas la amon de la rusa popolo al la patrujo kaj ilian purecon, fieron kaj entuziasmon en la Patriota Milito. Parolante la verkon tre malfacila, Sumi Jo diris:

/ Sumi Jo

"Tio ne estas popurala komponaĵo, en kiu ŝi ludis nur tri aŭ kvar fojojn. En ĝi troviĝas diversspecaj malfacilegaj kantteknikoj, krome ĝi postulas entuziasmon, profundan senton kaj amon al rusa muziko."

Por pli precize kompreni la komponaĵon Sumi Jo legis multajn rusajn literaturaĵojn, kantis rusajn kantojn, kaj klopodis koni la rusan kulturon, kaj per tiuj agadoj ŝi finfine trovis espriman manieron en la ludo.

/ la konĉerto

Nun aprecu la unuan movimenton de "Konĉerto de Koloratura Soprano kaj Orkestro". La emocio estas sentimentala, la melodio estas riĉa. La muzikaĵo iras maltrankvile kvazaŭ en meditado.

La laŭdinda esprimivo, fajna voĉo, kaj transcenda kantlerto de Sumi Jo en la ludo gajnis varmajn aplaŭdojn de la spektantoj. Aprecinte la ludon de Sumi Jo instruisto Ke el muzika lernejo diris:

/Ke parolas

"Mi sentas skuon en mia koro. Dek jarojn antaŭe mi aŭdis ŝiajn kantojn en disko, tiam mi opiniis nur, ke ŝi havas bonan voĉon kaj kantas lerte, sed mi ne imagis, ke la efekto prezentita de ŝi en la surloka ludo estas tiom granda. Ĉe la koncerto mi ekkonis la muzikan efekton de ŝi, precipe en la aldonita muzikaĵo "Mia Kara Patro" de Giacomo Puccini."

Bonvole aprecu la verkon "Mia Kara Patro" de itala komponisto Giacomo Puccini.

/ Mia Kara Patro

Karaj amikoj, sube estas la unua movimento de "la Kvina Sinfonio D Minora" de Dmitry Shostakovich, direktita de Neeme Jarvi kaj ludita de la Ĉina Filharmonio. Neeme Jarvi estas fame konata en la mondo kaj direktis multajn mondfamajn orkestrojn. En sia juneco Neeme Jarvi ekkonis la italon Dmitry Shostakovich mem kaj kune vivis kun li certajn tempojn. Neeme Jarvi opinias, ke lingvo, kultura fono kaj personaj travivaĵoj kreas muzikiston. Feliĉe Neeme Jarvi kontaktiĝis kun la komponisto tiom proksime, pro tio li pli bone komprenas liajn verkojn kaj povas pli precize eksplikas ilin.

/ la unua movimento

"La Kvina Sinfonio D Minora" el la 15 simfonioj de Dmitry Shostakovich havas apartan pozicion kaj markas la maturiĝon de la verkado de la komponisto.

Direktisto Neeme Jarvi donis altan takson al la unuafoja kunlaboro kun la Ĉina Filharmonio. Li diris, ke tiu ĉi juna filharmonio plenas de vigleco, kaj ĝi bone komprenas la intencon de la komponisto. Li deziras alian kunlaboron kun la filharmonio.

En la fino bonvole aprecu la duan movimenton de "la Kvina Sinfonio D Minora" de Dmitry Shostakovich, direktita de Neeme Jarvi kaj ludita de la Ĉina Filharmonio.

/ la dua movimento

Karaj amikoj, finiĝos nia hodiaŭa programero. Dankon pro via aŭskulto. Ĝis reaŭdo.

 

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto