Vizitu Forumon

Xianzi

(GMT+08:00) 2010-08-12 10:19:13

En infanaĝo, kiam eta Xianzi, kiu ankoraŭ ne kapablis piediri, petis brakumon de sia patrino kun sopiranta okulrigardo, ŝia patrino ofte tenere diris al ŝi: "Xianzi, iru vi mem!" Tiu frazo ŝajne estis semo kaj kreskis en la koro de Xianzi al kredo, kiu akompanas kaj kuraĝigas ŝin en posta vivo. 14-jaraĝa Xianzi sole vivis fore de la hejmloko kaj en la aĝo de 18 jaroj, ŝi iris al Pekino por serĉi la muzkan revon. Post du jaroj, ŝi publikigis sian unuan albumon. Hodiaŭ gajninte plurajn premiojn de plej elementa kanto, Xianzi plue klopodas sur la muzika vojo. Ĝuste kiel la aŭdata kanto "Sago jam estas sur la arkŝnuro", Xianzi ĉiam sin preparas por realigi la revon.

Xianzi estas konata de la homoj pro la kanto "Ne povas ne ami" kunprezentita kun taiwan-a fama kantisto Pan Weibo. En 2005, tiu kanto estis la plej orelplaĉa kaj bonvenigata amkanto. Poste Xuanzi publikigis la albumon "Sago jam estas sur la arkŝnuro". Ŝi adaptis tiun kanton kaj reliefigis sian personan stilon. Nun ni kune aprecu!

En la ĉinlingva muzikejo, Xianzi estas unu el malmultaj knabinoj, kiuj havas apartan karakterizon. Ŝia voĉo estas dolĉa, serena kaj pura. Kompare kun ordinaraj knabinoj, la kantvoĉo de Xianzi estas elstara. Nun ni kune aprecu la kanton "Ebriiĝu en venteto".

La kanto "Ebriiĝu en venteto" estis elektita el la dua albumo de Xianzi en 2008. la kantteksto estas lirika kaj la voĉo de Xianzi kvazaŭ povas plenigi la ĉambron kun soleco.

Kiel nova stelo, Xianzi ankaŭ ricevis gvidadon kaj helpon de multaj presonoj de la kantista rondo. Post publikigo de la unua albumo Xianzi hazarde konatiĝis kun taiwan-a veterana rokmuzikisto Dick, kiu estis altirita de ŝia bela voĉo komence kaj kortuŝita de ŝia sincereco. Ili fariĝis tre intimaj kiel filino kaj patro. Pro tio, ili kunlabore verkis la kanton "Paĉjo". En la kanto, Xianzi kaj Dick ludis respektive filinon kaj patron kaj prezentis dialogon inter saĝa filino kaj afabla patro. Nun bonvole aprecu la kanton "Paĉjo".

Je la fino de la hodiaŭa programero, ni kune aprecu la kanton verkitan de taiwan-a bando "Malhela Blanko" por Xianzi sub la titolo "Vi estas via". La piano milde prezentas tristan mondon kaj la serena voĉo de Xianzi, kiel fluanta lumo, kondukas vin al ŝia sentimento paŝo post paŝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto