Vizitu Forumon

6-a Monda Ĥorkonkurso

(GMT+08:00) 2010-08-30 18:13:53

La 15-an de julio, pli ol 20 mil ĥoristoj el pli ol 80 landoj kaj regionoj de la mondo koncentriĝis en la urbo Shaoxing de la provinco Zhejiang de orienta Ĉinio por partopreni en la 6-a Monda Ĥorkonkurso.

En grandioza muzikaĵo "Preludo de Monda Ĥorkonkurso", la flago de la konkurso hisiĝis kaj 56 knabinoj, ĉirkaŭantaj talismanon de ĉifoja konkurso "Hehe", bonvenigis partoprenantojn al la kongresejo.

Prezidanto de Internacia Interkultura Fonduso Gunter Titsch diris en siaj salutvortoj en la inaŭguro.

"Konkursantoj, gastoj, juĝistoj kaj reprezentantoj el diversaj lokoj de la mondo koncentriĝas en Shaoxing por partopreni en la 6-a Monda Ĥorkonkurso. Ni kune kantas kaj celebras por kunĝuii pasion kaj ĝojon de ĥora muziko. Partopreneco estas la plej supera. La plej eminenta kantisto certe venkos! Sukceson kaj fortunon al ĉiuj! Mi sincere esperas, ke vi ĉiuj havos belan tempon en Shaoxing, Ĉinio."

Akompanate de 25 knabinoj, reprezentantoj el 5 kontinentoj sonigis la pacan sonorilon. Sekve malfermiĝis kurteno de arta prezentado per la danco "Shaoxing Bonvenigas Vin".

Monda Ĥorkonkurso estas la plej grandskala kaj altnivela internacia ĥorkonkurso. Ekde 2000 ĝi okazas en ĉiu dua jaro. Aŭstrio, Germanio kaj Ĉinio respektive okazigis la konkurson. La 6-a Monda Ĥorkonkurso estis organizita kune de la registaro de la urbo Shaoxing kaj Internacia Interkultura Fonduso. Estas la plej grandskala monda arta aktivado okazigita de la urbo Shaoxing, kiu posedas 2 500-jaran historion. La inaŭguro de la konkurso ankaŭ estas vespero celebra al la 2 500-a datreveno de fondiĝo de la antikva urbo Shaoxing.

Estro de la oficejo pri arta aktivado de la urbo Fan Jiling konigis inaŭguron de la Monda Ĥorkonkurso:

"La inaŭguro estas grava konsistiga parto de la 6-a Monda Ĥorkonkurso kaj ankaŭ estas brila punkto de la ceremonio de la 2 500-a datreveno de fondiĝo de la antikva urbo Shaoxing. De la pasinta jaro ni jam komencis preparadon de la inaŭguro. La inaŭguro, laŭ mi, estas fascina, delikata kaj grandioza."

Vespero de la inaŭguro konsistas el tri partoj. La unua estas ceremonio, la dua estas arta prezentado kaj la lasta estas ĥoraĵo. Nun vi aŭdas la kanton "Cimbidio".

Cimbidio estas urba floro de Shaoxing kaj ankaŭ origino de la talismano Hehe de la Monda Ĥorkonkurso.

Arta prezentado de la vespero montris al la spektantoj pejzaĝon de suda Ĉinio. Reĝisoro de la vespero Xie Guichang konigis:

"Ni klopode enkorpigis karakterizon de Shaoxing en la vespero. Ĉar Shaoxing havas profundan kulturan enhavon kaj rapide disvolviĝas. Ni volas, per inaŭguro de la konkurso, prezenti belan, kulturhavan, rapide disvolviĝantan Shaoxing al la mondo kaj konigi Shaoxing al la monda popolo."

Nun ni kune ĝuu la kantdancon "Turniĝu al Papilioj". La kanto venas el populara amrakonto de Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai. Ili intime amis unu la alian, sed estis devigite disigitaj de la familioj. Post morto, ili fariĝis paro da belaj papilioj kaj eterne kunvivis. Tiu kortuŝa amrakonto okazis ĝuste en Shaoxing.

En la tria parto de la vespero, ĥoraj ensembloj el Namibio, Kolombio, Filipinoj, Svedio kaj Aŭstralio, reprezentas malsamajn stilojn kaj ĥoraĵajn artojn de la kvin kontinentoj.

Coral Comfenalco Santander ĥora ensemblo de Kolombio fondiĝis en 1982 kaj konsistas el universitataj studentoj kaj profesiuloj. Ili povas prezenti diversstilajn kaj malsama-epokajn kantojn kaj iam partoprenis en multaj internaciaj muzikaj aktivadoj nome de Kolombio. Je la fino de la programero ni kune ĝui la kanton "Koloro de Multkolora Jupo" prezentita de la Coral Comfenalco Santander ensemblo el Kolombio. Ĝi estas klasika kanto de Kolombio kaj priskribas kolorriĉan tradician veston de Kolombio kaj belajn kolombiajn knabinojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto