Vizitu Forumon

Naciminoritataj popolkantoj de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio

(GMT+08:00) 2010-09-16 18:01:20

Karaj amikoj, en hodiaŭa koncerta halo, ni konigu al vi iujn naciminoritatajn popolkantojn de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio.

Unue bonvolu ĝui la kanzonon Hua'er. Ĝi tre popularas en Qinghai, Gansu kaj Ningxia, nordokcidenta Ĉinio, kaj estas kantata de Hui-nacieco kaj aliaj naciminoritatoj. La orelplaĉa kanzono havas ondan melodion kaj prezentas apartan karakterizon de lokaj naciminoritatoj. Tion, kion vi nun aŭskultas, estas tri pecetoj de la kanzono, kiuj enkorpigas simplan kaj persistan amon de la gejunuloj.

Longtona popolkanto de mongola nacieco estis enlistigita de UNESKO en Reprezentantaĵoj de Homara Buŝa kaj Nemateria Kultura Heredaĵo. Longtono intime rilatas al paŝtista vivmaniero de mongolnaciecanoj kaj estas simbolo de produktado, vivo kaj spirito de la mongola nacieco. Nun ni kune ĝuu mongolnaciecan longtonon "Abunda kaj Vasta Alxa" prezentitan de heredanto de ŝtata nemateria kultura heredaĵo, mongola popola artisto Badema.

"Abunda kaj Vasta Alxa" estas kanto ofte prezentata en festoj por laŭdi meriton de herooj defendantaj la patrolandon.

Sekve ni kune ĝuu la kanto "Planti rizplantidojn" de hani-nacieco. Ĝi priskribas laboron de la hani-naciecanoj. La kanto tekstas:

"Kukolo pepas, printempo alvenas, kaj ni emociĝas. Rizplantidoj verdiĝis, tero varmiĝis kaj ni ŝvitos."

Je la fino de la programero, ni kune ĝuu bivan kanton de dong-nacieco "Sopiro pri vi tage kaj nokte". Biva kanto de la dong-nacieco cirkulas en suda Guizhou-provinco, ĝi enhavas preskaŭ ĉiujn elementojn de historio, legendo, amvivo, moro kaj kutimo kaj socia kontakto de la dong-nacieco. La kanto esprimas strebon de gejunuloj al la amo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto