Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis la 5-aj Ĉinaj Specialaj Olimpikoj

(GMT+08:00) 2010-09-20 17:34:14

La 5-aj Ĉinaj Specialaj Olimpikoj inaŭguriĝis la 19-an de septembro en la orienta marborda urbo Fuzhou. Tiutage en la urbo Fuzhou pluvetis pro influo de la tajfuno Fanapi, kiu surteriĝis en la orienta regiono de Taiwan, tamen la pluva vetero alportis neniun negativan influon al inaŭguro de la Specialaj Olimpikoj en subĉiela stadiono.

Tio estas refoja grandioza renkontiĝo de ĉinaj menshandikapulaj sportistoj post la Mondaj Someraj Specialaj Olimpikoj en Ŝanhajo, 2007. Kadre de la Specialaj Olimpikoj okazas konkursoj de atletiko, naĝado, pezlevado, tabloteniso, volano, futbalo kaj aliaj 5 sportbranĉoj. Krome, dum la Specialaj Olimpikoj okazas ankaŭ 5 nesportaj programoj, kiaj estas la san-plano kaj universitata plano de sportistoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto