Vizitu Forumon

Ĝuu kanton "Oceana Paradizo" kaj aliajn

(GMT+08:00) 2010-09-21 16:51:53

Ni unue aŭdigos al vi la kanton "Oceana Paradizo", kantatan de Gui Lunmei, belulino ne laŭaspekta. Tiu estas ĉeftema kanto de la filmo "Oceana Paradizo", kiu nun varme projekciiĝas en diversaj kinejoj tra Ĉinio. La filmo rakontas, ke iu patro elspezis siajn ĉiujn rimedojn por dumvive flegadi sian filon en aŭtismo. En la dialogo inter orkestraj instrumentoj kaj piano la kanto impresas pri vasteco kaj profundeco de la maro. La freŝa kaj pura voĉo de Gui Lunmei ĉeestas kun la bela melodio, kaj tio sentigas iukazan tenerecon de la maro. La kanto, kvazaŭ freŝa vento, trae blovas en la filmo.


Gui Lunmei

/ Oceana Paradizo

La ĉirkaŭsignifo de la kantvortoj estas jena: "Estas oceano post riverfluoj, estas malproksimo post oceano. Starante en la direkto de la koro, vi disetendas amajn flugilojn sub la ĉielo plena de steloj. La nokto ne plu tristu, ne plu ĝeniĝu. Kun vi mia koro kunvelas. Vi foje kaj foje tenas min je la mano en la irado, senĉese, eĉ se la vojo ne havas la finon."

Vi aŭdos la kanton "Superebleco", kantatan de la plej furora grupo S.H.E.. La kanto estas perludmelodio de la televida dramo, nun varme elsendita, "Altrangiĝo de Du Lala" en reto. La dramo rakontas, kiel Du Lala, urba blankokolum-ulino, kreskis de ordinara oficisto ĝis alta administranto de entrepreno, post la senĉesa penado kaj persista strebado. La kanto "Superebleco", verkita laŭ la rakonta intrigo, argumentas, ke virino, se ŝi havas memfidon, havas senliman eblecon por sia estonteco. La dancomuzika stilo klasike elektronika alportas al homoj freŝecon kaj elanon.

/ Superebleco

La kanto tekstas: "Kiu diris, ke mi estas fragila, sed anstataŭe mi ne estas submetiĝema; larmoj en la okuloj, sed kuraĝoj en la manoj; ĉio eblas ĉe brava virino."


A-Du

Temante pri A-Du, singapura kantisto, plejmulto ĉiam opinias, ke li estas princo el plebejo en urba fabelo. En iu kanta konkurso li, kiel juna vokto tiam en konstruejo, estis ekŝatita de diskokompanio pro lia specifa raŭka voĉo, kaj iris sur la kantoscenejon. Poste liaj "Li Certe Amas Vin", "Persiste Ĝisfine", "Noktiĝo" kaj aliaj amkantoj varmiĝis tra la tuta lando. En 2003 lia muzika kariero kulminis. Samtempe kun tio, A-Du suferis kaskadon da psikaj krizoj, ekzemple li ne emas trakti amaskomunikilon kaj li ne povas sin senti antaŭ kameraoj. Nuntempe li jam liberiĝis el la timemeco, kaj kun la speciala muzikalbumo li revenis al la muzikrondo. Li volas sciigi al homoj, ke oni certe povas eliri el malfacilo, nur se ke oni havas bravan, firman koron, kaj koncepton elkore ami la vivon, sen iu ajn timo.

/ Nenia Timigo

Nun vi aŭdis la kanton "Nenia Timigo" de A-Du. Ĝi priskribas la senĝenecon de viro elirinta el konfuziĝo ĉe am-emocio. Per sia speciala raŭka voĉo A-Du donas al virojn konsilon firme stari, ne facilamine ennaĝi en am-aflikto.

Do bone pensu, ke plurkaze la finiĝo signifas komenciĝon, kaj la feliĉo eble troviĝas ĝuste ĉe la turniĝejo ne malproksima. Nun ni aprecu alian kanton ankaŭ de A-Du, "Plorado de Bovo, Aŭdita", kiu pridesegnas am-sentan travivadon en la malsama proporcio de la pago kaj rekonpenco kaj eksplikas la amarecon kaj seneblecon de la amo.

/ Plorado de Bovo, Aŭdita

La kanto tekstas: "Blinde vi tro postulas de feliĉo, sed je kio vi des pli izoliĝas. Vi ne konfesis vian malvenkon, kvankam vi pagis nur viaflanke. Por ŝi vi jen ridas jen ploras, sed ĉiam iras misvojon, ne povante vidi la finon en la matena nebulo."

En la fino bonvolu aŭskulti la kanton "Valizo de Unu Homo", kantatan de indonezia kantistino Dai Peini. Nur de la titolo de la kanto ni jam sentas la apartenecon de moderna virino. La gaja kaj ĝoja ritmo de la kanto kredeble plaĉas al viaj oreloj.


Dai Peini

/ Valizo de Uun Homo

Karaj amikoj, nia muzika programero finiĝos. Koran dankon pro via aŭskulto. Ĝis reaŭdo!

 

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto