Vizitu Forumon

Ekstraktitaj pecoj el originala kantodanco "Kanto pri Ĉinio"

(GMT+08:00) 2010-10-09 13:57:34

Karaj amikoj, saluton! En hidiaŭa muzika programero vi aŭskultos ekstraktitajn pecojn el la originala kantodanco "Kanto pri Ĉinio", antaŭ nelonge ludita en la 9-a Ĉina Artfestivalo.

/Granda Genealogio de Ĉinio

Sub la impona kanto "Granda Genealogio de Ĉinio" malfermiĝis la kurteno de la kantodanco. En la fono de la giganta vorto "genealogio" gaje kolektiĝas samfamilianoj el tri generacioj, kio simbolas heredadon de la ĉina civilizacio, de generacio al generacio. La kanto tekstas: "La granda genealogio de Ĉinio, la unua arbo en la mondo, ĝia ĉiu branĉo kaj tigo sin direktas al la radiko pro la sama praulo antaŭ kvin mil jaroj. La granda genealogio de Ĉinio, la unua arbo en la mondo, ĝia ĉiu ideogramo kaj frazo legiĝas brile en Ĉinio, el kiu aperas herooj en ĉiu generacio."

La originala kantodanco "Kanto pri Ĉinio" estas altkvalita vespero zorge produktita de Heilongjiang-a Kantodanca Ensemblo. Gao Yuncheng, estro de la ensemblo, konigis, ke la komenca ideo de "Kanto pri Ĉinio" fontis el la samtitola muzikalbumo registrita sub la organizado de Helongjiang-provinca Kultura Departemento. La muzikalbumo enkolektis 16 kantojn pri la ĉina civilizacio, ĉiuj el famaj komponistoj tra la lando. La eldoniĝo de la muzikalbumo inspiris koncernajn gvidantojn kaj ekspertojn kaj havigis al ili komunan konon: Kiel estus domaĝe, se la bona ideo de la muzikalbumo restus nur ĉe aŭdo! Kiel bone, se ĝi estos almetita per videlementoj kaj farita kiel sursceneja artaĵo! Heilongjiang-a Kantodanca Ensemblo do varbis anoncante al la tuta lando. Fine tiuj elstaraj kantoj transformiĝis en formon de kantodanco por prezentado sur scenejo.

Fama reĝisoro Xin Honghai konigis, ke ĉar la bazaj elementoj de la vespero estas unuopaj kantoj, do estas iom malfacile surscenigi ilin. Li diris:

/ Xin Honghai

"Ni klopodas fari iujn originalajn kantojn senrilatajn nevidebla fadeno, por ke ili organike ligiĝu inter si. La sceno en la formo de "malgranda familio" enhavas "grandan familion" kaj fine la kulturajn fenomenojn de la ĉina nacio."

/ Ĉina Ideogramo

Nun vi aŭdas la kanton "Ĉina Ideogramo". Ĝi estas riĉe ornamita per pekinaj propraj tonoj kaj perkante malkovras la longan historion de la ĉinaj ideogramoj.

Heilongjiang-a Kantodanca Ensemblo establiĝis en la jaro 1954. Post la baptado de vento kaj pluvo dum pli ol kvindek jaroj kaj la penado de kelkaj generacioj, ĝi nun estas unu el la plej kompetentaj ensembloj de kantodanca arto en la tuta lando kaj elkulturis multajn famajn kantistojn, kantverkistojn, ludistojn kaj direktantojn.

/ Ĉina Pentraĵo

Nun ĝuu la kanton "Ĉina Pentraĵo". Sur la scenejo sur giganta ventumilo abstrakte desegniĝas bildo, en kiu kelkaj aktoroj dancas en ĉina antikva kostumo.

La vespero Kanto pri Ĉinio inkluzivas 15 komponantojn, kiuj simbolas la kulturon kaj civilizaciajn atingojn de la ĉina nacio. Ili estas plene prezentataj en formoj de muziko, danco, belarto, literaturo, teatro kaj tiel plu. Wang Wen, vicdirektoro de Heilongjiang-a Kantodanca Ensemblo, diris:

/ Wang Wen

"La kulturo estas tro granda por esprimi ĝin, tial ni laŭeble prezentas ĝin per artaj manieroj, tra kiuj oni sentu la grandecon de la ĉina nacio kaj heredu ĝian kulturon pluen de generacio al generacio."

/ Ĉina Fano

Estas novjara festo, sur la scenejo estas familio, el kiu familianoj ĉirkaŭsidas tablon por kune preni festan fanon. Nun vi aŭdas la kanton "Ĉina Fano".

Fine ni aprecu la kanton "Ĉina Brando". La melodio estas fervora kaj sonora kaj rakontas multajn anekdotojn el la ĉina historio, rilatajn al brando.

Ekstraktitaj pecoj el erhua koncerto de An Ruli

En hodiaŭa programero ni konigas al vi kelkajn brilajn pecojn el la erhua koncerto de An Ruli, antaŭ nelonge okazigita en Pekino.

/ Solkorda Ludo

Nun vi aŭdas muzikaĵon "Solkorda Ludo". Ĝi estas solo kreita de sinjoro Liu Tianhua, ĉina nacia muzikisto, en la jaro 1932. Ĉar ĝi estas ludata per sola kordo, do ĝi ricevis la nomon "Solkorda Ludo". Bonvole ĝuu ĝian fragmenton.

Karaj amikoj, nun vi aŭdas la realan staton de "Erhua Koncerto de An Ruli". La koncerto estas kune aranĝita de la Erhua Filio de la Ĉina Muzikista Asocio kaj la Ĉina Konservatorio. Ĉiuj ludistoj estas reprezentantoj de elstaraj lernantoj de profesoro An Ruli, el diversaj periodoj. Iliaj apartaj ludadoj montras riĉajn atingojn de profesoro An Ruli dum 50 jaroj.

/ Akvo de Rivero

Nun vi aŭdas "Akvo de Rivero". Ĝi originale estis popola muzikaĵo kun nordorienta karaktero kaj esprimis la mizeran vivon de la popolo en la malfacila tempo kaj doloran pensadon pri la realeco. Bonvole ĝuu la fragmenton de la muzikaĵo.

En la kelkdekjara instruado kaj ludado profesoro An Ruli kreis, eldonis kaj registris multege da erhuaj verkoj kaj skribis kelkajn aŭtoritatajn fakartikolojn. Li faris tre grandan kontribuon por la sistemigo, normigo kaj sciencigo de erhuo. En instruado li tre atentis pri la heredigo de tradiciaj muzikaĵoj kaj provis profunde komprenigi al lernantoj la lingvaĵon kaj esprimajn manierojn de la ĉina tradicia muziko. Ĉi-sube estas tradicia muzikaĵo "Pinĉado", kiu estis verkita de ĉina blinda, jam mortinta muzikisto Sun Wenming. En la muzikaĵo ludisto imitas la ludadon ĉe plektrinstrumento kaj montras tre altan lertecon de ludado.

Ankaŭ Song Fei, kiu aperis lasta en la koncerto, estas lernantino de An Ruli kaj nuna vicdirektoro de Ĉina Konservatorio. Song Fei estas juna kaj vigla erhuistino en la nuna ĉina nacimuziko, ŝia ludado de erhuo kolektis ekstrakton de diversaj skoloj, kaj ŝia luda stilo estas natura, flua, libera, kaj tre ŝatata de spektantoj kaj aŭskultantoj.

Antaŭ la ludado, Song Fei rememoris sian pasintaĵon koncernan al An Ruli. Ŝi diris, ke en instruado An Ruli trarompis tradicion kaj ĉiam havis novan esploron kaj novigon. Kaj en ludado ŝi trovis, ke kiam ŝi ludas starante, la du brakoj povas esti liberigitaj kaj erhuo povas esti pli bone vibra. Pri tio ŝi konsultis sian sinjoron An Ruli. Li opiniis, ke tio estas tre bona, kaj akceptis ŝian provon. Pro tio, en tiu ĉi koncerto Song Fei starante ludis sian reprezentan verkon "Sonĝo super Riveroj"

/ Sonĝo super Riveroj

Bonvole ĝuu la muzikaĵon "Sonĝo super Riveroj". La muzikaĵo estas erhua konĉerto, komponita de Liang Yunjiang. La ludado de la muzikaĵo "Aŭtuna Luno de Han-dinastia Palaco", gvidata de profesoro An Ruli, alportis la vesperan koncerton al alta tajdo. Kiam eksonis la ludado, la tuta spektantaro retenis sian spiron kaj la koro ondis laŭ la muzikaĵo. Kiam finiĝis la ludado, ĉiuj spektantoj stariĝis kaj donis longatempan aplaŭdadon. Ĉu la aktoroj sur la scenejo, ĉu la spektantoj en la sidloko, ĉiuj falis en admirego al la luda lerteco de profesoro An Ruli. En la fino de la programero lasu nin aŭskulti la muzikaĵon "Aŭtuna Luno de Han-dinastia Palaco" kaj koni la ĉarmecon de tiu ĉi maljuna artisto.

/ Aŭtuna Luno de Han-dinastia Palaco

Karaj amikoj, jen estas pecoj el la erhua koncerto de An Ruli. Finiĝas nia elsendo. Koran dankon pro via aŭskultado, ĝis reaŭdo!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto