Vizitu Forumon

"Kvadrata Tambur-danco"

(GMT+08:00) 2010-10-12 08:55:26

Karaj amikoj, hodiaŭ ni konigu al vi mirindajn programerojn de arta vespero pri tutlandaj naciminoritataj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Hunan.

Unue vi aŭdas muzikaĵon de miao-tambura danco "Kvadrata Tambur-danco". Miao-tambura danco de okcidenta Hunan kunfandas muzikon, dancon kaj prezenton kaj estas la plej preferata danc-arta formo de la miao-naciecanoj. Miao-tambura danco havas dekojn da specoj, inter ili la kvadrata tamburo havas kvar flankojn kaj estas ludata de kvar ludtistoj. Dancante oni ludas la tamburon per la du manoj.

Hunan troviĝas en mezsuda Ĉinio kaj estas loĝata de diversaj naciminoritatoj. De la antikveco tie loĝas tujia, miao, yao, dong kaj aliaj naciecoj. De-longege, diversaj naciecoj kune kultivas kolorriĉan naciecan kulturon per diligenteco kaj saĝeco.

Reĝisoro de la vespero Zhou Gujian konigis, ke la vespero konsistas el kvar partoj kaj ĉiuflanke montras nemateriajn kulturajn heredaĵojn de Hunan el danco, muzikinstrumento kaj popolkanto.

"La vespero ĉefe enhavas apartajn programerojn de provincaj kaj ŝtataj naciminoritataj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Samtempe ni ankaŭ prezentas iujn karakterizajn programerojn de urbaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. La vespero estas kombino de muzikoj kaj dancoj de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Hunan en la lastaj jaroj. Ĝi devenas ĉefe de miao-nacieco, tujia-nacieco kaj yao-nacieco. La unua parto de la vespero rilatas al la miao-nacieco, la dua rilatas al la yao-nacieco, la tria estas sinteza parto kaj la lasta estas tujia-nacieco."

Nun vi aŭdas la miao-naciecan kanton "Gratulo al Geedziĝo per Akvo-portado" de la unua parto de la vespero.

En Qiuli de gubernio Jingzhou de Hunan-provinco, en la dua tago post geedziĝa ceremonio de miao-aj gejunuloj, la edzo devas donaci kukon el pistita glueca rizo al familio de la nova edzino. La junulo kantas survoje, vektoportante sitelojn da akvo por fari kukon. Nun ni kune apreci prezentadon plenan de densa vivetoso de lokaj kamparanoj de Jingzhou miao-nacieca kaj dong-nacieca aŭtonoma gubernio de Hunan.

Miao-nacieca popolkanto estas muzika arto plej preferata de miao-naciecanoj. En Hunan cirkulas multaj apartaj miao-naciecaj popolkantoj. Sekve bonvolu apreci la kanton "Altas miao-aj montoj", kiu enkorpigas stilon de hunan-a miao-popolkanto. Sonora kaj klara voĉo de miao-a kantisto Long Xian'e kondukas nin al pitoreska miao-a vilaĝo por sperti ilian laboron kaj vivon. Long Xian'e konigis:

"La kanto priskribas la scenon, ke mi portas akvon al gefratoj, kiuj laboras en kampo sur la monto. La kanto estas akompanata de voĉoj el la naturo, kiaj de ŝtono, bambuo, birdo, por esprimi sopiron de la miao-naciecanoj pri bela vivo kaj bela estonteco."

Nun ni kune aprecu la programerojn en la dua ĉapitro de la vespero "Yao-anoj kantas epopeon". La ĉapitro vivplene montras kolorriĉajn tradiciajn morojn kaj naciecan ĉarmon de yao-naciecanoj en Hunan-provinco.

Nun vi aŭdas la yao-naicecan longtamburan dancon "Animo de yao-a tamburo". Longa tamburo okupas ege gravan lokon en yao-nacieca kulturo. Ĝi koncentras karakterojn de danco, muziko kaj kanto. Kiam malfermiĝis la kurteno, du maljunuloj ludis longan tamburon kaj per la ludado rakontis historiajn ŝanĝiĝojn al la homoj. Sekve grupo da knaboj verve dancis kun longa tamburo kaj ankaŭ yao-naciecaj knabinoj ĝoje aliĝis. Ili kune ludis la longan tamburon kaj dancis akompanate de la sonora kaj varma muziko.

"Montkanto Wuwa" estas laborkanto de yao-a regiono. Ĉar la kantteksto ofte havas la vorton "wuwa wuwa". Ĝia ritmo estas libera kaj la melodio estas sonora, do la montkanto estas honorita kiel "kulmino de popolkanto". Yao-naciecaj kamparanaj kantistoj Chen Shida kaj Dai Bishen lernis kanton de infanaĝo kaj scipovas preskaŭ 2 000 tiajn montkantojn. Ili gajnis la premion de "Plej eminenta kantisto" en la 2-a Tutlanda Suda-Norda Popolkanta Konkurso. Je la fino de la programero, ni kune aprecu la "Montkanton Wuwa".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto