Vizitu Forumon

Ekis torĉa stafetado de la 16-a Azia Sportkunveno

(GMT+08:00) 2010-10-12 15:20:41

Antaŭtagmeze de la 12-a de oktobro sur la suda placo de la pekina Ĉiela Altaro okazis ceremonio por komenciĝo de la torĉa stafetado de la 16-a Azia Sportkunveno. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao fajrigis la torĉon kaj proklamis komenciĝon de la torĉa stafetado.

En la perkina stadio de la torĉa stafetado partoprenis 16 personoj, inkluzive de la olimpikaj ĉampionoj Xu Haifeng kaj Yang Ling. Post la stafetado tra dekoj da urboj dum 30 tagoj la torĉo atingos Kantonon. La 12-an de septembro oni fajrigos la ĉeftorĉon en la inaŭguro de la Azia Sportkunveno.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto