Vizitu Forumon

Plensukcesis 16-a Kantona Azia Sportkunveno

(GMT+08:00) 2010-11-27 22:55:27

 Vespere de la 27-a de novembro, en la ĉina urbo Kantono okazis fermo de la 16-a Azia Sportkunveno. Plensukcesis kaj fermiĝis la 16-taga Kantona Azia Sportkunveno en la gaja kaj emocia atmosfero. Al la fermo ĉeestis sinjorino Liu Yandong, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝtatafera konsilanto, kaj sinjoro Sheikh Talal Al-Fahad Al-Ahmed Al-Sabah, prezidanto de Olimpika Konsilio de Azio.

Sekve de la kanto titolita "Lunlumo" kaj prezentita de knabino, komenciĝis la fermo de la Kantona Azia Sportkunveno. Malsama ol la inaŭguro, la fermo alprenis la manieron de dramo kantdancaoj, tial la etoso estas pli gaja. La ĉeftemo estas "Restigu viajn kantojn" kaj la baza toniko estas ĝojo kaj paco. En la fermo artistoj prezentis multe da famaj kantoj el diversaj aziaj landoj, inkluzive de la kantoj "Menggeni" el Hindio, "Mia Bela Amatino" el Kazaĥstano, "Steloj" el Indonezio kaj "Plezura Vojaĝo" el Libano. La kantoj montris civilizaciojn de aziaj diversaj landoj kaj regionoj.

Post la artista prezentado, prezidanto de Olimpika Konsilio de Azio sinjoro Sheikh Talal Al-Fahad Al-Ahmed Al-Sabah faris ferman parolon. Li taksis, ke la ĉifoja Azia Sportkunveno estas brila kaj memorinda kiel rara riĉaĵo en la historio de la Azia Sportkunveno. Li ankaŭ dankis la ĉinajn registaron kaj popolon, kaj amikojn el diversaj mondpartoj pro ilia subteno al la Azia Sportkunveno, li diris, ke pro la subteno la Azia Sportkunveno estas plensukcesa. Li diris:

"Mi dankas ĉiujn sportistojn, oficistojn kaj aliajn partoprenantojn, viaj mirindaj kapabloj, elstaraj montriĝoj kaj entuziasmo al la sportaj aferoj estas laŭdindaj, kaj viaj sportaj moroj kaj teama spirito vigligaj, pro vi ni konvinkiĝis, ke eblas ĉio. Mi esperas, ke reveninte hejmlokon vi ĉiam daŭrigos la spiriton de la Azia Sportkunveno kaj la fidon amikan, indulgeman kaj interkompreneman en Azio."

Poste, sinjoro Sheikh Talal Al-Fahad Al-Ahmed Al-Sabah deklaris fermiĝon de la 16-a  Azia Sportkunveno.

Fermiĝis la sportkunveno, sed oni memoros la brilecon de la sportkunveno por ĉiam. Unue, la skalo de la Kantona Azia Sportkunveno estas la plej granda en la historio de la Azia Sportkunveno, en la sportkunveno disvolviĝis konkursoj en 42 kategorioj, spektantoj aprecis ilin kaj ege ĝuis ilin. Due, diversaj delegacioj elstare montriĝis, sportistoj el 36 landoj kaj regionoj gajnis medalojn. Kaj trie, la firmeco kaj persistemo montrita de sportistoj plene enkorpigis strebemon, persistemon kaj fidon, la spiriton de la Azia Sportkunveno.

Diverslandaj sportistoj esprimis sian sopiron al la sportkunveno. Sinjoro Farhan Mehboob el Pakistano diris intervjuate:

"Kantono estas tre bona urbo, mi estas tre gaja ĉar mi faris konkurson ĉi tie. Ĉinio estas granda lando, ĉi tie popolanoj estas bonkoraj kaj spektantoj fervoraj. Mi tre ĝuas ĉion en Kantono kaj memoros ĉiujn tagojn tie ĉi."

La emocia sportkunveno de la azia familio restas kiel rara memoro al ĉiuj partoprenantoj. Kaj sportistoj adiaŭis unu alian kaj esprimis deziron revidiĝi en la venonta Azia Sportkunveno.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto