Vizitu Forumon

FIFA kaj UEFA suspendis membrecon de Bosnio-Hercegovino

(GMT+08:00) 2011-04-03 16:03:11

Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj kaj Unio de Eǔropaj Futbalaj Asocioj decidis suspendi de la 1-a de aprilo la membrecon de la Futbala Asocio de Bosnio-Hercegovino en ili kaj malpermesi al la nacia teamo kaj kluboj sub la asocio partopreni en iu ajn internacia matĉo.

Vespere de la 31-a de marto Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj kaj Unio de Eǔropaj Futbalaj Asocioj publikigis la komunan komunikaĵon, ke la bosnio-hercegovina asocio malakceptis ilian proponon pri reviziado de la prezidanto-nomuma sistemo, kaj pro tio ili decidis suspendi la membrecon de la asocio en ili ĝis solviĝo de koncerna problemo.

La bosnio-hercegovina asocio havas tri prezidantojn el tri ĉefaj gentoj de la lando, tamen laǔ la regularo de Unio de Eǔropaj Futbalaj Asocioj ĉiu futbala asocio rajtas havi unu prezidanton. En la lasta jaro Unio de Eǔropaj Futbalaj Asocioj postulis al la bosnio-hercegovina asocio fari ŝanĝon antaǔ la 31-a de marto, 2011. En la 29-a de marto la bosnio-hercegovina asocio okazigis voĉdonon pri la postulo de Unio de Eǔropaj Futbalaj Asocioj, tamen la postulo estis malakceptita pro la opono de plejparto de membroj de la asocio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto