Vizitu Forumon

Amo de japana kabuka virtuozo Tamasaburo Bando al Kunqu-opero

(GMT+08:00) 2011-05-19 16:16:44

Vespere de la 5-a de majo, 2011, la teatrejo de Ĉina Nacia Centro por Arta Prezentado plenplenis de spektantoj, kiuj atendas la prezenton de la klasikaĵo el Kunqu-opero---Peonia Pavilono. Kun la malrapide malfermiĝanta kurteno, aperis sur la scenejo la ĉefheroino, ĉarmmilda kaj ravgracia belulino---Du Liniang, kiu lante trotis kaj varie pozis, en ĉiu moviĝo montriĝis la ĉarmo de Kunqu-opero. Sekvante la aktoradon, oni aprecis la arton prezentitan de japana kabuka virtuozo sinjoro Tamasaburo Bando.

Peonia Pavilono estas dramo verkita de Tang Xianzu (1550—1616), dramaturgo en Ming-dinastio (1368~1644). Li rakontis la historion de Du Liniang, kiu mortis de amo kaj revivis pro la amo. Finfine ŝi gajnis la belan amon. La scenaro teksanta la sonĝon, vekiĝon, morton kaj revivigon, estas fantazia.

Kial japana aktoro Tamasaburo Bando inkliniĝas al la ĉina Kunqu-opero? Kial li amas Peonian Pavilonon? Tio datumis de antaŭ 20 jaroj. Sinjorino Zhang Jiqing estas fama aktoro pri Kunqu-opero kaj ankaŭ instruisto por Tamasaburo Bando en lia studo de Kunqu-operon.

"En 1986, mi faris prezentadon en japana ŝtata teatrejo, li sidis ĉe spektejo por vidi mian aktoradon. Post 20 jaroj, li venis al Suzhou kaj vizitis min. Li diris, ke li volas ludi la heroinon de la dramo. Tial li sekvis mian sonbendigon, faris buŝsinkronigan ekzercadon per video, kaj imite eklernis de mi. Li serioze studis la Kunqu-operon. Mi tre ĝojas, ke fremdlanda artisto povas ludi la rolon en ĉina Kunqu-opero."

Tamasaburo Bando diris, ke lia inkliniĝo al Peonia Pavilono devenis de la kortuŝo kaj skuo el la arto.

"Kunqu-opero komunikiĝas kun japana kabuko en iuj elementoj el la muziko kaj dancado. Estas facile komenci la lernon. La muzikaĵo de Kunqu-opero alportas ion tre molan. Kvankam la historio de Du Liniang ne povas okazi en la vivo, tamen la aspiro al feliĉo estas ĉies sento. Mi konscias, ke prezentado de la historio de Du Liniang progresigos mian arton."

En la scenaro estas klasika teksto:"Kiel oni scias la alvenon de printempo se ekster la ĝardeno?". Li klarigis, ke la heroino Du Liniang malfermis la fenestron kaj vidis la printempon, dum li malfermis la pordon kaj ekamis la ĉinan Kunqu-operon. Pro la amo li sonĝis, kaj el la sonĝo li venis al Ĉinio por ellerni kaj prezenti Kunqu-operon. Tio ja estas la vero, kial li elektis Kunqu-operon.

Estas malfacile por Tamasaburo Bando, kiu ne mastris la ĉinan lingvon, fari prezentadon. La malfacilo kuŝas ne nur en prezent-maniero de la Kunqu-opero, kiaj figuro kaj kantmelodio, sed ankaŭ en esprimo de malsimpla intrigo kaj enhavoriĉa animstato de roloj. En tiu periodo antaŭ provprezento, lia vivo estis plena de la Kunqu-opero. Li legis ĉinajn antikvajn klasikajn librojn kaj telefonis al Jin Fei, plenuma direktoro de la ĉin-japana-lingva versio de la Peonia Pavilono, je almenaŭ unu kaj duona horo en ĉiu tago por peti lian instruon pri signifo de ĉiuj tekstoj.

Kunqu-Opera Teatro de Suzhou kaj Tamasaburo Bando jam kunlaboris tri jarojn pri prezentado de Peonia Pavilono. Sinjoro Cai Shaohua, estro de la teatro, diris:

"Kvankam lia prezentado ne estas perfekta laŭ nia kriterio, tamen li ja libere manifestas animstaton de la ĉefrolo Du Liniang. Li pli ol 60-jaraĝa, ludas rolon de Du Liniang, kiu estas nur 16-jara, mi sentas, ke tio superas nian imagon. "

Sur la arta vojo, Tamasaburo Bando ankaŭ provas kunfandiĝon de divers-specaj artoj. En 2010, li kunlabore kun Mei Baojiu, ĉina fama artisto de la Pekina Opero, faris prezentadon. La prezentado, komune plenumita de ĉina kaj japana artaj majstroj, fariĝis modelo de kunlaboro de la Kunqu-opero kaj la Pekina Opero. Sinjoro Mei Baojiu diris :

"Tradicia kulturo de Ĉinio kaj tiu de Japanio estas interkomunikaj. Oni ne devas forĵeti la tradician arton. Ni volas kune klopodi por prosperigi ĝin. "

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto