Vizitu Forumon

Li Na ĉampioniĝis en Franca Teniskonkurso

(GMT+08:00) 2011-06-05 00:35:47

La 4-an de junio en Parizo la historiofara tenisa legendo Li Na gajnis la unuan virinan unuopan titolon de la granda ŝlemo por Ĉinio kaj Azio, venkinte la ĉampion-defendanton Francesca Schiavone el Italio per 6 kontraŭ 4 kaj 7 kontraŭ 6 en la finalo de la Franca Publika Konkurso.

La triumfo ankaŭ altigis al 29-jara Li Na la rangon de la 7-a ĝis la 4-a kadre de la Monda Tenisistina Asocio. Ŝi tri fojojn faris historion en la Franca Publika Konkurso kiel la unua ĉina tenisistino al la kvaronfinalo, duonfinalo kaj finalo.

Plifrue de la kuranta jaro en la Aŭstralia Publika Konkurso Li Na surprizis la mondon kiel la unua finalistino de la granda ŝlemo el Ĉinio. Sendube ŝi estas historio-farinto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto