Vizitu Forumon

Se Kunqu-opero forĵetus heredaĵon, ĝi ne nomiĝas Kunqu-opero---dialogo kun Gu Duhuang

(GMT+08:00) 2011-07-07 14:29:50

Gu Duhuang, estro de la instituto pri lernado kaj disvastigo de Kunqu-opero en la urbo Suzhou, estas 83 jara.

Vivipovo de Kunqu-opero

Gu Duhuang: Kunqu-opero reprezentas la arton de ĉina tradicia opero, kiu estas malsama al la teatro de la okcidento. Ĝi estas malsama al opero kaj baleto, opero enhavas nur kanton, moderna teatraĵo nur parolon kaj baleto nur dancon, tamen Kunqu-opero estas sinteza, kiu inkluzivas dancon, kanton kaj parolon, tial ĝi estas tute malsama al la arto de la okcidenta teatro. Pro tio, ĝi havas vastan sintezecon kaj plifortan esprimivon.

Kion ni devas fari pri la disvastigo kaj heredo de Kunqu-opero

Gu Duhuang: Unue, protektu la heredaĵon. Se Kunqu-opero forĵetus heredaĵon, ĝi ne plu nomiĝus Kunqu-opero. Nun oni emfazas reformadon. Mi ne kontraŭstaras reformadon, mi kontraŭstaras nur reformadon sed sen protektado al la heredaĵo. La heredaĵo nepre devas esti protektata. Feliĉe ni ne forĵetis pli multajn heredaĵojn, kio rezervas la valoron de Kunqu-opero.

La nuna situacio de la heredaĵo Kunqu-opero

Gu Duhuang: La konservataj restaĵoj de Kunqu-opero estas plej brilaj fragmentoj. Generacio "Chuan" de Kunqu-opero rezervas ĉirkuu pli ol 600 pecojn. Mi faris novan statistikon, ke en la urbo Suzhou kaj Ningbo, 307 pecoj da fragmentoj de Kunqu-opero estas rezervitaj, kiuj egalas la duonon de verkoj de generacio "Chuan" kaj estas la plej multaj en la lando. Tamen se vi volas surscenigi la 307 pecojn da fragmentoj, tio estas malfacila. Nun la 307 pacoj estas nekompletaj. Mortis 9 aktoroj de generacio "Ji", kaj mortis jam 9 homoj el generacio de Zhang Jiqing, ĉiu el ili estas pli ol 70 jaraj.

Nuna laboro de Gu Duhuang

Gu Duhuang: Nun mi organizas la fragmentojn de generacioj "Chuan" kaj "Ji" por resurscenigi la operojn, kaj videas ilin. Ni reprovludas la operojn, kiujn ni ellernis. La operoj estis neluditaj multajn jarojn. Revenigi la operojn bezonas nian kunan rememoron, tial la progreso estas tre malrapida.

Pri "konservativuloj"

Gu Duhuang: Mi emfazis, ke Kunqu-opero devas protekti tradicion, tial oni opinias, ke mi estas konservativulo. Fakte mi mem opinias, ke mi konstante progresas kaj antaŭeniras kun la evoluado de la epoko, eĉ superas la epokon iam. Mi ne sentas, ke mi jam estas maljunulo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto