Vizitu Forumon

Qujiang—nova kultura vidindejo de Xi`an

(GMT+08:00) 2011-10-21 13:40:23

Qujiang, troviĝanta en la sudorienta parto de la urbo Xi`an en la provinco Shaanxi, estis sidejo de imperiestra ĝardeno en Tang-dinastio (618~907) , plej granda vidindejo de la imperio en urbo Chang`an (nuna Xi`an). Tamen sekvante la urban damaĝon en la fino de Tang-dinastio, la ĉarmaj forstumaj konstruaĵoj ruiniĝis, kaj silentis ĉiaj kulturaj agadoj. Hodiaŭ, pli ol mil jarojn poste, en Qujiang, sur la ruino de iama kultura sanktejo de la "spektaklo de prospera Tang", refloras la kulturaj aktivadoj. Mi parolas pri la Qujiang Kultura Vidindejo areanta 1500 muojn.

Qujiang Kultura Vidindejo estas kultura ruina parko malferma al la publiko. Ĝi konsistas el la parko de la ruino Qujiang-banejo, parko de urbmura ruino kaj vidindejo de Dayan-Turo. Urbanoj de Xi`an konsideras ĝin kiel la ĝardenon de sia hejmo. Oni diras, ke se la argilaj figuroj de soldatoj kaj ĉevaloj kaj Huaqing-banejo simbolas la kulturon de Chang`an (nuna Xi`an)――la antikva ĉefurbo de 13 dinastioj, do la Qujiang Kultura Vidindejo estu nova humana signo de nuna Xi`an.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto