Vizitu Forumon

"Lotuso-Parko de Tang-dianstio"en Qujiang Kultura Vindindejo

(GMT+08:00) 2011-11-04 16:25:26

Qujiang-ruĝo montras la spiriton kaj heredi la antikvan kulturon kaj komuniki la ĉarmon de konstruistoj, kiuj ne limiĝis en simpla restituo. En la Lotuso-Parko la pasintaĵoj lerte kombiniĝas kun la nunaĵoj, ĉiuj konstruaĵoj kaj ĉiuj vidaĵoj diras la mirindajn legendojn. Promenante en la parko, oni troviĝas inter la altaj klasikaj konstruaĵoj blindige ondumaj, kvazaŭ sonĝe revenus Tang-dinastion, trans la tempo kaj spaco.

La grava parto de Qujiang Kultura Vidindejo estas Parko de Qujiang-banejo ankaŭ malferma al la publiko. En printempo, kiam la arboj fariĝas verdaj kaj la akvo ekviglas, ludkuras infanoj sur herbejo kun maljunuloj spektantaj la ĉeval-lignaĵon kaj ŝtonan leonon – la antikvaĵojn ĉe la Qujiang-baseno, oni plenanime ĝuas la liberan tempon en Qujiang.

Kiam venas la aŭtunmeza nokto, Xi`an-urbanoj kuniĝas en sud-lago de Qujiang por ĝui la plenan lunon. Tio jam fariĝis la nova moro de Xi`an por la tradicia festo. Ĉijaran festtagon, urbano sinjoro Liu frue venis al Qujiang-baseno. Ĝui la lunon en aŭtunmezo ĉe la Lotuso-Parko jam fariĝis la kutimo de lia familio por festi la tagon.

"Mi venis tien ĉi post vespermanĝo, kun la gepatroj kaj infanoj. Antaŭe en Xi`an estis malfacile trovi taŭgan lokon por ĝui la plenan lunon. Ĉie estas domegoj. Nun, vidu, kiel bela estas la parko kun la lago kaj pavilonoj. Haveblas la etoso el la poemoj de Tang-dinastio."

Qujiang Kultura Vidindejo ĉiutage allogas milojn da turistoj kaj urbanoj. Estas oportune fari aĉeton kaj preni manĝon en la vidindejo. 38-jara Zhang Chaomin devenis de Weinan-gubernio de la provinco Shaanxi. En 1998 li venis al Xi`an kaj luprenis butikon en la vidindejo. En lia butiko aĉetablas turimaj memoraĵoj.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto