Vizitu Forumon

Nov-energia Veturilo

(GMT+08:00) 2011-12-23 10:30:34

La bono de la nov-energiaj veturiloj estas evidenta-----ŝpari energion kaj protekti medion. Tamen nun ili estas uzataj ĉefe en publiktrafika kampo, ekzemple aǔtobuso kaj taksio. La kialo de malmultuzo ĉe individuoj estas: alta prezo de la nov-energia veturilo kaj ŝargi ĝin.

Pri la alta prezo, Ĉinio provizas aĉetantojn per favora prezo. Ekzemple al 170 mil-juana nov-energia veturilo la ŝtato liveras 60 mil juanojn, se oni aĉetos ĝin en Shenzhen, do la loka registaro aldone liveros 30 mil juanojn. Nome oni nur bezonas pagi 80 mil juanojn por aĉeti la 170 mil-juanan nov-energian veturilon.

Multaj urboj de Ĉinio, inkluzive de Xi'an, Ŝanhajo kaj Shenzhen, konstruas ŝargilojn de la nov-energia veturilo. Ekzemple en Shenzhen estas 2349 ŝargiloj, inter ili pli ol 2100 ŝargiloj estas konstruataj en loĝkvartaloj. En la venonta jaro en Shenzhen oni planas starigi ŝargilojn ĝis 29500.

Do la epoko de la nov-energia veturilo baldaǔ venos.

Saluton, karaj amikoj! Ĉina Radio Internacia kaj Ĉina Internacia Brodkasta Reto kore bonvenigas vin al la programero Vojaĝo al Xi'an kune kun Xiao Xiong.

Tiu fama homo estas Buffett. Li preferas la nov-energian veturilon de la kompanio BYD. En majo de la jaro 2008, Buffett aĉetis 1.8 miliardojn da hongkongaj dolaroj de BYD-valorpaperoj. Buffett diris: "Kiel la labora partnero de la kompanio BYD kaj la ĉina popolo, mi estas tre ĝoja. Sinjoro Wang Chuanfu havas bonan administran kaj funkciigan kapablon, ni esperas kunlabori kun li."

Li estas Wang Chuanfu, prezidanto de la kompanio BYD, ankaǔ la spirito de la kompanio BYD. Oni nomas lin "fak-kapablulo" kaj "teknika aventurulo".

En la universitato Wang Chuanfu studis pilon, kaj en postdiplomiĝa studado li esploris pilon. En la jaro 1995 en la ĉina suda urbo Shenzhen, Wang Chuanfu establis sian propran kompanion BYD kaj faris pilon. En tiu jaro li diris: "Mi studis kaj esploris pilon, mi havas administran sperton pri pila kompanio. Mi kredas, ke mi estos sukcesa. Kaj vi scias mian kapablon. Pri la merkato, vi povas ne kredi mian penson, tamen vi nepre devas kredi potencialan forton de pila industrio." Per tiaj memfido kaj kapablo, nur post 7 jaroj, la kompanio BYD okupas la duan lokon pro sia avangarda tekniko de pilo-produktado en la mondo.

Pila eksperto Wang Chuanfu fariĝis monda pila magnato. En junio de la jaro 2003, kiel ĉina entreprenisto Wang Chuanfu ricevis honoron de "azia stelo" taksita de usona "Komerca Semajngazetaro".

Tiam Wang Chuanfu estas magnato de pilo-produktado, inkluzive de liaj propraj dungitoj, ĉiuj kredis, ke li daǔrigos pilo-produktadon.

Sed li faris neatenditan decidon: produkti aǔton!

"Ĉu Wang Chuanfu estas freneza?" Tamen li alte taksas la nov-energian veturilon. La kompanio BYD havas avangardan teknikon de pilo-produktado. Neniu aǔto-produkta kompanio povas fari tion. Wang Chuanfu pensis, ke tekniko kaj kreivo estas tre gravaj. La kompanio BYD eble per pilo-produkta tekniko superos tradician aǔtoproduktadon kaj eniros en la epokon de nov-energia veturilo.

:En la 15-a de decembro en la jaro 2008, la petrola kaj elektra miksenergia veturilo F3DM produktata de la kompanio BYD oficiale aperis en la vendejoj. Ĝi estis la unua nov-energia veturilo, kiu ne dependas de ŝargilo, kaj estas la unua fojo, ke Ĉinio fariĝis la avangarda rolo de aǔta kampo. Tio komencis la epokon de nov-energia veturilo.

Nun pri la kompanio BYD, oni ekpensas la nov-energia veturilo kaj malmultaj homoj pensas pri "magnato de pilo". Pri Wang Chuanfu, multaj homoj ekpensas pri la aǔto "F3DM".

Nun la nov-energia veturilo fariĝas strategia nov-industrio en Ĉinio. Laǔ la plej nova plano, ĝis la jaro 2015, la nombro de nov-energiaj veturiloj atingos milionon. La nov-energioj ne nur inkluzivas elektro-energion, kaj ankaǔ sun-energion, vent-energion, akv-energion, nukleo-energion, ktp. Tial la vojo de nov-energia veturilo de la kompanio BYD estas tre longa.

Tio pli firmigas nian antaǔenpaŝon pri la nov-energia veturilo.

Estas tre kompleksa teknikdisvolva konkura periodo, kiam tiuj nov-energioj anstataǔas trandiciajn energiojn. Tial la direkto estas certa, nome ni nepre serĉos la anstataǔon, tamen kio ĝi estas? Mi pensas, ke tio estas decidota de la merkato en la venontaj 10 aǔ 20 jaroj.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto