Vizitu Forumon

Arto estas tutmondeca lingvo

(GMT+08:00) 2012-01-06 12:36:58

Vrencoska iam studis en la Centrala Sankt-Martina Kolegio de Arto kaj Dezajno sub Londona Arta Universitato kaj magistriĝis kiel dezajnistino. Dume ŝi studis la vidajn artojn kaj plenumis plurajn artajn dezajnojn. Dum unujara studado en Britio,ŝi ekprovis konsideri la tradician kulturon de Makedonio el malsamaj vidanguloj.

"Ĉiu amas sian nacion. La sperto en eksterlando profundigis mian konon pri mia patrolando. Nur tiam, kiam oni forlasis la hejmlokon, kaj vivas for de sia patrolando, oni povas konstati la gravecon de siaj nacio kaj kulturo. Ja pro tio, mi ekstudis la makedonajn folklorojn kaj tradician kulturon. Tio ja estas la ĉeftemo de la hodiaŭa ekspozicio en Pekino. Mi diru la veron, ke la nacia kulturo enhavas tro multajn faktorojn neeldireblajn en kelkaj frazoj aŭ ekspozicioj. Tial mi aparte deziras, ke mia afero povos esti daŭrigita, kaj pli kaj pli perfektigita."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto