Vizitu Forumon

Vizito al Evenkia Muzeo

(GMT+08:00) 2012-02-09 08:56:37

Hulunbeier en Interna Mongolio estas mirinda verdejo, kie troviĝas stepo Evenkio abunda je herboj kaj akvo, sur la stepo vivas bravaj kaj honestaj evenki-anoj trageneraciojn. Historie evenkiaj triboj dise loĝis kaj havis respektive propran titolon: Soren, Tongusto kaj Yakut. La 1-an de aŭgusto, 1958, sub la nomo Evenkio fondiĝis la aŭtonoma Flago (administra divido de gubernia nivelo en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio). En 1998, okaze de la 40-jariĝo de la Evenka Aŭtonoma Flago, oni starigis Evenkian Muzeon por konigi la misteran naciecon vivantan en la arbaro.

Ureertu estas verkisto, erudiciulo de Evenki-naiceco. Li konigis, ke Evenkio estas unu el la ĉinaj naciecoj kun malmultaj loĝantoj,vivantaj en la nordo de Ĉinio:

"Parto da evenki-anoj troviĝas en Ĉinio kaj parto vivas en Rusio. La ĉinaj evenki-anoj plejparte loĝas en la urbo Hulunbeier, kerne de la Flago Evenkio iuj loĝas en Flagoj Molindawa, Arong, Chenbaerhu, Oluguya."

La Evenkia Muzeo, sin trovanta en verda herbejo, situas meze de la urbeto Bayintuohai de la Flago Evenkio, estas tipa konstruaĵo de Evenkio kaj aspektas kiel monto. Ĉe la fronta pordo de la muzeo sidas kupra statuo, kiu reaperigis la figuron de evenkia generalo Hailancha kirasita kun la armilo en la mano, ĉevalrajdante kvazaŭ sur batalejo. La muzeo posedas du halojn por elmeti la morojn. Promenante en la haloj oni kvazaŭ enirus praarbaron ombran kaj en la haloj eksponiĝas specimenoj de ursoj, kapreoloj, vulpoj, lupoj, cervoj kaj aliaj animaloj. Ili pitoreskigas la eksponhalojn.

Evenkio estas unu el la naciecoj vivantaj en arbaro en la nordo de Ĉinio. Evenki-Yakutoj loĝas en neĝa arbaro kaj vivtenas sin per ĉasado kaj bredadon de boacoj kaj estas ĝis nun la ĉina aŭtenika nacieco nutranta boacojn. Ili nomiĝas kiel Oluguya-Evenkio, kaj restas la lasta ĉasanta nacieco de Ĉinio. Sinjoro Vreertu diris:

"Evenkio havas la kutimon loĝi ĉe la akvobordo kaj migri laŭ la rivero. Kiam oni adiaŭas, oni anoncas sian loĝlokon laŭ la rivera nomo. Ekzemple mi diras, ke mi estas Oluguya-o, Oluguya estas la nomo de rivero."

Evenkio ne havis sian skriban lingvon kaj ne havis fiksitan loĝlokon ĝis la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento. La birdoj flugantaj tra la ĉielo, la bestoj kurantaj sur la tero kaj la fiŝoj naĝantaj en la akvo estis la fontoj de ilia vivo. Ili vagante vivis primitive ĉe profunda montaro kaj praarbaro, flegis la boacojn jam antaŭlonge pereintajn en aliaj lokoj de Ĉinio kaj okupiĝis pri aparta fiŝkaptado kaj ĉasado. Ili kredas je la antikva religio. Sinjorino Gu Xianglian estas posteulo de Evenkio ĉe Oluguya. Ŝi tiel taksis sian naciecon:

"Nia nacieco estas tre distinga. Komence ni vivtenis nin per ĉasado, nun ni trasiras al bredado de boacoj. Nia nacieco estas memstara kaj fidoplena."

En la praarbaro disponeblas la vivrimedoj por Evenkio. Ja pro la aparta natura medio elstaris la vivmaniero de Evenkio je ĉasado kaj boaco-bredado. En la muzeo oni estas ravitaj je la reveno al la naturo el la specimenoj de fortega boaco, la ĉaspafilo kaj forko de ĉasistoj, leĝera betulŝela boato, esperoplena neĝsledo kaj kvazaŭ fumanta "Cuoluozio".

"Cuoluozio" estas cilindrforma domo tradicie loĝata de ĉasistoj kaj paŝtistoj de oroĉjuno, Evenkio kaj heĝeno. Ĝi konsistas el du partoj, bretoj kaj la sur kiu kovraĵoj el betulŝeloj somere kaj animalfeloj vintre. La pordo rigardas al la sunleviĝo kaj meze en la domo estas fajrujo. Tia domo estas uzebla ankoraŭ nuntempe.

Evenkio titolita kiel "Dio de Arbaro", havas du amikojn. Unu estas la ĉasfalko tra la senlima ĉielo kaj alia estas la boaco trans la arbaro. Boacoj estas mildaj sed povas esti pezŝarĝitaj trans la arbaro kaj marĉo. Oni nomas boacon ankaŭ "boato sur la arb-maro". Boacoj estas nemankigeblaj iloj en la produktado kaj vivado de Evenki-anoj. Boaco tutkorpe valoras al homoj: ĝia felo povas esti farita kiel bonkvalita ledo, ĝia viando estas manĝebla kaj ĝiaj vila korno, vosto kaj tendeno estas tre valoraj krudaj drogoj.

En la muzeo videbas betulŝela boato, sur kiu troviĝas nenie ia ajn najlo. Evenki-anoj lertas fari ujojn el betulŝelo. Betulŝelaĵoj penetriĝas en ĉiufaceton de la ĉiutaga vivo de Evenkianoj. La mini-elfaraĵoj el betuŝelo havas identigitan nomon "Mata". Diversformaj kaj varimezuraj"Mataj"estas desegnitaj surface je animaloj, kreskaĵoj kaj vivscenoj, tiel ke formiĝis la aparta kulturo de betula ŝelo.

Eksplikantino de la muzeo Airuna diris, ke evenkianoj kredas je ŝamanismo---la antikva religio. La ĉefa maniero estas kultado de ŝamanistoj al la prauloj kaj la totemoj por peti beatigon, florantan vivon kaj forigon de malsanoj.

"En religia kredo, ili kredas je ŝamanismo—la religio adori ĉion animitan. Oni konsideras ŝamanojn kiel senditojn, kiuj povas interkomuniki la mondon kun dioj. Ŝamanismo kredas, ke ĉio posedas la animon, tial sur la vestaĵoj de ŝamanistoj estas la desegnoj de diversaj totemoj."

La ŝaman-vestaĵoj estas rafinite desegnitaj kaj brile koloraj. Aparte estas, ke la stilo estas distingite alloga.

El la bildoj kun tekstoj oni vidas la historian disvolvon de la nacieco, kaj en la nova Ĉinio Evenkio kiel aliaj naciminoritatoj, ĝuas la rajtojn pri la nacieca aŭtonomeco.

La kantistino nomiĝas Mariana, kiu estas denaska evenki-ano. Ŝi diris, ke Evenkio evoluas el nacieco de ĉasado al paŝtado, kaj iom post iom eniras en la modernan socion, kune kun aliaj ĉinaj naciecoj, disvolviĝas kaj floras. Ŝi per la antikva popolkanto esprimas sian ĝojon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto