Vizitu Forumon

Disvolo de ĉina komercaviadila limigita kompanio

(GMT+08:00) 2012-02-17 14:49:44

Granda pasaĝeraviadilo enkorpigas nivelon de industrio kaj scienctekniko kaj sintezan potencon de iu lando. C919 estas mez- kaj mallong-distanca pasaĝeraviadilo produktita de Ĉinio. "C" estas la unua litero de la angla mallongigo de la vorto "Ĉinio" kaj de "ĉina komercaviadilo". La unua cifero "9" havas la saman prononcon kiel la ĉina ideogramo signifanta "por ĉiam" kaj "19" signifas, ke la plej granda kapacito de la ĉina unua granda pasaĝeraviadilo estas 190-sidloka.

La aviadilo C919 estas desegnita kaj produktita de ĉina komercaviadila limigita kompanio. Huang Wei, specialisto pri aerdinamiko de ŝanhaja aviadil-desegna instituto, prezentis, ke desegnistoj prenis progresintan teknologion en struktura desegnado grandamezure uzis avangardajn metalajn kaj kompleksajn materialojn por kiel eble redukti pezon de la aviadilo, kaj ellaboris progresintajn teorion, teknikon kaj rimedojn por malpliigi la koston de riparado. Krome oni ege atentis pri energi-ŝparado kaj redukto de karbon-eligo. Huang Wei diris,

"Redukti eligon de karbono kaj bruo estas intime ligite kun niaj sano kaj interesoj. Por la granda pasaĝeraviadilo oni postulas, ke la eligo de karbono reduktiĝu je 50% kompare kun tiuj aviadiloj, kiuj havas la saman kvanton de sidlokoj, kaj tiel ankaŭ bruo reduktiĝas. Por tio la kompanio devas elspezi plimulte en esplorado kaj desegnado."

Specialistoj ĝenerale kredis, ke la avangarda aerdinamika desegna teknologio de C919, inkluzive de la novgeneracia superkriza alo, havas sufiĉan konkurencan potencialon en la merkato, eĉ post 10 jaroj. Laŭ konigo la superkriza alo markas avangardecon de la nuntempa aviadilo. Kompare kun antaŭaj aloj, ĝi povas efike malfortigi fortecon de skua ondo kaj tiel reduktas aeran reziston kaj altigas flugrapidon de aviadilo.

La projekto de C919, kiu estas la dua granda pasaĝeraviadilo desegnita de Ĉinio mem, komenciĝis en novembro de 2008, kaj ŝanhaja aviadil-desegna instituto prenis la taskon, kolektinte 50 en- kaj eksterlandajn desegnistojn, specialistojn kaj profesorojn. Ili planis, ke C919 havos la provflugon en la fino de 2014 kaj ricevos aviadpermeson en 2016 kaj eniros la merkaton.

En la 49-a pariza aviada ekspozicio okazinta en junio, 2011, C919 sin montris al la publiko, kaj la tuta mondo ekatentis pri la granda pasaĝeraviadilo de Ĉinio. Ĝis nun Ĉinio ricevis mendilojn de 215 pasaĝeraviadiloj de la tipo C919 el tutmondaj aviadaj kompanioj kaj organoj.

Jin Zhuanglong, direktoro de ĉina komercaviadila limigita kompanio, esprimis, ke la kompanio atribuis la sukceson de C919 parte al serio da internaciaj kunlaboraj kaj interfluaj aktivadoj. Han Kecen, vicestro de ŝanhaja aviadil-desegna instituto, diris, ke ĉina komercaviadila limigita kompanio lerte lernis la internaciajn progresintajn teknikojn kaj enkondukis eksterlandajn teknikojn kaj talentulojn.

"Ni enkondukis briton, kiu iam laboris por Aerbuso. Li havas riĉajn spertojn kaj klare konas la tutajn procedurojn en ĉiuj periodoj. Kion oni devas fari en tiu ĉi periodo kaj kio estos la sekva paŝo."

Laboristoj el la komercaviadila limigita kompanio konas, ke esplori kaj disvolvi aviadilon havas tre longan procezon, en kiu ili rikoltas kaj doloron kaj ĝojon. Samtempe ili klare konscias, ke la nuna aviada entrepreno alvizaĝas malfacilojn. Yin Xiufeng, estro de la entreprena kultura departemento de ĉina komercaviadila limigita kompanio, diris, ke ĉina aviado longtempe prenas militaviadilon kiel ĉefan celon, tial enlandaj entreprenoj devas rapide altigi la nivelon de projekta administrado, kvalita kontrolado, administrado de kosto kaj provizistoj, kapablo de esplorado, ktp.

"Kio estas la plej bezonata por ĉina komercaviadila limigita kompanio? Aŭ kio estas la plej bezonata por la ĉina entreprenado de civilaj aviadiloj? Unuvorte, daŭrigebleco, daŭrigebleco de la teknikoj kaj talentuloj kaj daŭrigebleco de la subtenado el la registaro. Nur ni persistos, ni produktos niajn proprajn civilajn aviadilojn. Ni esperas, ke en la ĉielo flugos pli kaj pli multaj ĉinaj grandaj pasaĝeraviadiloj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto