Vizitu Forumon

Dependante de memstareca novigo ĉina nuklea industrio plifortigas kernan konkurencivon

(GMT+08:00) 2012-03-19 14:52:21
Nuklea industrio estas unu el la gravaj faktoroj, kiuj decidas la internacian pozicion de la lando. De 57 jaroj portante sur sin duoblan mision de konstruado de nacidefendo kaj disvolviĝo de nacia ekonomio kaj socio, Ĉina Nacia Nuklea Korporacio ĉiam persistas iri la vojon de memstareca novigo, kaj la nukle-elektra disvolviĝo ludas gravan rolon en la ĉina nacia ekonomio kaj socia evoluado. Lasttempe Sun Qin, direktoro de Ĉina Nacia Nuklea Korporacio, diris, ke en la periodo de "12-a Kvinjara Plano" pere de persisto en memstareca novigo kaj transformiĝo de ekonomia disvolva maniero, la korporacio liveros garantion en tekniko, talentulo kaj aliaj flankoj, por ke la ĉina nuklea industrio disvolviĝu de granda al potenca.

En la lastaj jaroj Ĉina Nacia Nuklea Korporacio senĉese altigis sian kapablon de sciencteknika novigo kaj jam memstarece esploris kaj sukcese elfaris la unuan rapid-neŭtronan reaktoron de Ĉinio, kio signifas, ke Ĉina Nacia Nuklea Korporacio realigis grandan trarompon pri la teknika posedo de la monda 4a-generacia avangarda nukle-energia sistemo. Precipe en kampo de nukle-elektro, Ĉina Nacia Nuklea Korporacio iras la vojon de nukle-elektra disvolvo, kiu ne estas katenita de eksterlanda tekniko, tamen konservas mondan avangardan nivelon. La fruktoj gajnitaj de Ĉina Nacia Nuklea Korporacio forte certigas la ŝtatan sekurecon, energi-sekurecon kaj nukle-sekurecon de Ĉinio. Sun Qin diris, ke memstareca novigo estas la grava movforto por akceli la disvolviĝon de Ĉina Nacia Nuklea Korporacio.

"Tio estas tre grava, ĉar memstareca novigo estas la fundamento de nuklea industrio. Tamen memstareca novigo kaj enkonduko ne estas reciproke kontraŭdiraj. Se vi ne havus kapablon de memstareca novigo, vi ne ricevus eksterlandan avangardan teknikon aŭ vi devus aĉeti per alta prezo. Tial mi opinias, ke ni memstarece novigas, samtempe ni devas plimulte kapti ŝanĉojn por asimili eksterlandajn teknikojn kaj ŝanĝas la teknikojn en niajn proprajn. Nur tiel nia neklea industrio disvolviĝas."

ACP 1000 estas miliono-kilovatta nuklea reaktoro, kiu estas esplorata de Ĉina Nacia Nuklea Korporacio kaj havas kompletan intelektan proprieton de Ĉinio. Sun Qin emfazis, ke nur kun sendependa intelekta proprieto, ĉina nuklea energio povas eliri en la mondon.

"Se ni volus fari eksporton, ni devus eksporti reaktoron kun intelekta proprieto. Se ACP 1000, kiu estas la unua nuklea reaktoro posedanta kompletan intelektan proprieton, povos sendepende eliri, Ĉinio fariĝos potenca lando de nuklea energio."

Krome, Ĉina Nacia Nuklea Korporacio pozitive efektivigas sciencan kaj teknikan specialprojekton. De 2010 la investo de scienca esploro firmapaŝe kreskas je malpli ol 20% ĉiujare. En 2011 la investo por sendependa esplorado atingis 1,75 miliardojn da juanoj. Kompleta noviga sistemo de scienco kaj tekniko reflektas kernan konkurencivon de Ĉina Nacia Nuklea Korporacio kaj la ĉina nuklea industrio en la mondo kaj ankaŭ estas la fundamento por la daŭrigebla disvolviĝo de la ĉina nuklea industrio.

Chen Ye, ĝenerala direktoro de Nukle-elektra Korporacio sub Ĉina Nacia Nuklea Korporacio, esprimis, ke Ĉina Nacia Nuklea Korporacio investos pli multan monon en ekspluatadon de novaj teknikoj.

"Ni investos pli multan monon en ekspluatadon de novaj teknikoj kaj pli alte atentos pri aplikado de novaj teknikoj. Per nia sendependa esplorado nia sekureca nivelo estos altigata al pli alta nivelo kaj pli nova normo. Tio estas bona ŝanco, ke ni homaro pace kaj sekure uzas nuklean energion."

En 2011 Ĉina Nacia Nuklea Korporacio finis la enterprenan reformadon, kiu formis disvolvan modelon de nuklea industrio prenantan memstarecan novigon kiel kernon, pluapaŝe normigis nukle-elektran produktadon kaj intime ligis kapablon de scienca esploro kun industrio. Sun Qin, direktoro de Ĉina Nacia Nuklea Korporacio, diris, ke ĝis la fino de "12-a Kvinjara Plano" Ĉinio solvos malfacilojn en la disvolviĝo de la nuklea industrio por levi la kernan konkurencivon de nukle-energiaj enterprenoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto