Vizitu Forumon

Internaciaj markoj kolektiĝis en ĉina merkato

(GMT+08:00) 2012-04-16 09:05:29

De la 7-a ĝis la 9-a de marto en la Ekspozicia kaj Konferenca Centro de Ŝanhaja Monda Ekspozicio okazis la ekspozicio Novo Mania 2012. Internaciaj famaj markoj el Eŭropo, Usono kaj Japanio, kaj aziaj famaj markoj zorge elektitaj el Ĉinio kaj Sud-Koreio kune eksplikis la novmodan vivon de junuloj de la tri kontinentoj Eŭropo, Azio kaj Ameriko.

Por ordinaraj konsumantoj Novomania eble ne estas konata. Tamen parolante pri markoj de Levi's, Mango kaj Able Jeasn, multaj junuloj, kiuj naskiĝis post 1980, povas paroli kun tre bona konado, kvazaŭ ili kalkulus siajn familiajn trezorojn. Guilherme Faria el Portugalio estas direktoro de Novomania. Antaŭ nelonge li akceptis intervjuon de raportisto de Ĉina Radio Internacia kaj diris, ke Novomania estas ekspozicia platformo enkondukanta internaciajn markojn al la ĉina merkato.

"En 2010 ni okazigis la unuan ekspozicion de Novomania, kiu celas enkonduki internaciajn markojn al la ĉina merkato. La ekspozicio estas platformo sub la grupo Novo. De 2010 en diversaj magazenoj ni starigis butikojn de NOVO CONCEPT, NOVO ktp, por liveri platformon, kie ĉinaj junaj konsumantoj povas aĉeti modajn vestojn."

Fakte multaj eksterlandaj markoj volas eniri ĉinan merkaton. Tamen estas malfacile por ili trovi taŭgan platformon por eksponi siajn produktaĵojn al ĉinaj konsumantoj. Pro tio, naskiĝis Novomania. Guilherme Faria konigis, ke Novomania estas la unua ekspozicia kaj komerca platformo malfermita de la grupo Novo en Ĉinio, kiu fiksas la gejunulojn naskiĝintajn post 1980 kiel la ĉefajn komsumantojn kaj celas enkonduki internaciajn modajn vestojn kaj personecan vivmanieron.

"En la 1-a Ekspozicio la ekspoziciantoj ĉefe estis tiuj markoj, kiuj jam eniris la ĉinan merkaton. Kun leviĝo de la famo de la ekspozicio kaj prosperiĝo de la ĉina merkato, en la pasinta jaro ni komencis enkonduki al ĉinaj klientoj kelkajn markojn, kiuj ankoraŭ ne eniris la ĉinan merkaton. Ĉi-jare plejparto de la markoj unuafoje venis al Ĉinio."

Guilherme Faria diris, ke la ĉefaj markoj en ĉi-jara ekspozicio venis el landoj de Eŭropo, inkluzive de Portugalio, Hispanio, Francio, Britio kaj kelkaj ord-eŭropaj landoj. Ili ĉiuj volas eniri la ĉinan merkaton kaj kontakti kaj koni la ĉinan merkaton per la platformo de la ekspozicio. Guilherme Faria malkaŝe diris, ke la eŭropa ŝulda krizo influis la eŭropajn ekspoziciantojn.

"En la nuna tempo la ekonomia krizo donas baton al Eŭropo kaj Usono, kaj la plej granda influo estas la redukto de investo. Aliflanke la influo de la eŭropa merkato jam ne estas tiom granda kiom antaŭe. Tial ili volas ŝerĉi novan ŝancon kaj la ĉina merkato estas por ili ne malbona elekto. Ili kredas, ke la ĉina merkato pli kaj pli grandiĝos."

Guilherme Faria opiniis, ke Ĉinio jam posedas rimarkindajn markojn. Kvankam Novomania estas platformo por internaciaj markoj eniri la ĉinan merkaton, samtempe la platformo ankaŭ posedas kelkajn ĉinajn markojn.

"Multaj ĉinaj markoj havas bonan kvaliton. Tiaj markoj havas produktaĵojn kaj ideojn, tial ili povas daŭre plifortiĝi. Sendube, ĉinaj markoj povos fariĝi internaciaj markoj en iu tago. En la ekspozicio de Novomania prezentiĝis kelkaj ĉinaj markoj kun bona kvalito. Ni vidas, ke ĉinaj modaj markoj ĉiam pliprosperiĝas. Mi kredas, ke en la estonteco Ĉinio havos markon de monda nivelo."

Guilherme Faria esprimis sian kredon, ke ĉinaj markoj atingos la nivelon de eŭropaj markoj.

Guilherme Faria vivas kaj laboras 3 jarojn en Ŝanhajo. Laŭ lia opinio, kvankam la tuta mondo estas maltrankvila pri la ekonomia perspektivo, la ĉina ekonomio ankoraŭ estas plena de energio, kio fortigos la aĉetpovon de ĉinaj konsumantoj.

"Mi vidas, ke la vivnivelo de Ŝanhajo estas preskaŭ la sama kun tiu de aliaj landoj de la mondo. Ni povas diri, ke Ŝanhajo ne havas evidentan diferencon kun aliaj grandaj urboj de la mondo. Krome la aĉetpovo de ĉinoj pli kaj pli grandiĝas, precipe la aĉetpovo de junuloj, kiuj komencas havi ekonomian povon por aĉeti modajn varojn."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto