Vizitu Forumon

Ĉina knabino aktivas en kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Usono

(GMT+08:00) 2012-05-14 16:13:24

Ŝi naskiĝis post la jaro 1990 kaj estas plena de karakteroj. Dum sia supera mezlernado, ŝi studis en Usono por unu jaro kiel interŝanĝa studento. Ene de la jaro, ŝi spertis malsaman kulturon, kio multe helpis en ŝia kariero. Ŝi verkis libron "Spertu Mezlernejan Edukadon de Usono". Hodiaŭ ni konigu al vi la knabinon Wang Houhou, kiu aktivas en kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Usono.

Wang Houhou, naskiĝis en la jaro 1992. De 2009 ĝis 2010, ŝi lernis en Iovao de Usono por unu jaro. Poste ŝi verkis siajn travivaĵojn kaj eldonis la libron "Spertu Mezlernejan Edukadon de Usono". Nun ŝi studis en la usona Haverforda Kolegio.

En sia libro, Wang Houhou diris, ke en la komenco de la interŝanĝa kariero, ŝi estis sendita al la Iovaa Kristana Akademio, kiu situas en Iovao. Libertempe, ŝi iris por lerni ankaŭ al la Centra Akademio, kiu estas la plej bona mezlernejo en Iovao. Ene de la jaro, Wang Houhou spertis lernadon en la plej severa eklezia mezlernejo kaj ankaŭ en plej malferma kaj pinta mezlernejo. Tial Ŝi gajnis pli multajn spertojn kaj komprenojn de la usona mezlerneja edukado kaj ŝi ankaŭ komparis ilin kun sia sperto de mezlerneja studado en Ĉinio.

En la libro, ŝi priskribis la internan mondon de siaj mezlernantoj plenaj de personaj karaktero. Ŝi konigis la vivon de diversaj individuoj kaj malsamajn pensojn en iliaj koroj. Komence de sia vivo en Usono, ŝi tute ne adaptiĝis al la usona kulturo, ĉar la realo estas tute malsama ol ŝia imago.

"Mi havis fortan deziron studi en Usono, ĉar antaŭe mi legis multajn usonajn novelojn kaj spektis multajn usonajn filmojn. Mi opiniis, ke usonaj lernantoj ne tre diligente lernas kaj ofte havas multajn lernejajn aktivadojn kiel en filmoj pri junuloj. Tamen kiam mi vere venis al Usono, precipe kiam mi loĝis en kristana familio en Iovao kaj ekstudis en eklezia mezlernejo, ĉio estas tute malsama ol la scenoj en la filmoj."

Tie Wang Houhou trovis, ke ankaŭ multaj usonaj lernantoj tre diligente lernas, la scenoj en la filmoj pri lernado kaj vivo de usonaj lernantoj ankaŭ estas deziroj de usonaj lernantoj.

Pri la deziro kaj imago de Wang Houhou al lernado en Usono, ŝia patro Wang Donghua, profesoro de Huadong Komunika Universitato, opinias, ke la juna generacio de Wang Houhou havas grandan avantaĝon.

"De ŝia infaneco, nia hejmo havas multajn librojn, precipe pri moderna kulturo kaj pri moderna socia scienco, ekzemple la speco kiel The Wizard of OZ. Tiam Ĉinio jam tradukis grandkvantajn modernajn verkaĵojn de la Okcidento. Tial niaj infanoj povas legi pli multajn okcidentajn verkaĵojn."

Pro legado de multaj okcidentaj literaturaĵoj ŝi aspiris lernadon en la Okcidento kaj ankaŭ pro tio, ke ŝi venis al Usono kaj sentis la malsamajn spertojn pri la ĉina edukado kaj la usona edukado, Wang Houhou ekhavis siajn proprajn opiniojn kaj starpunktojn. Wang Houhou opinias, ke kultura interŝanĝo bezonas reciprokan komunikon, respektivan akcepton kaj reciprokan influon. Ŝi partoprenis en multaj lokaj studentaj aktivadoj kaj invitite de sia instruisto, ŝi prezentis la ĉinan kulturon. Same kiel okcidentaj personoj, kiuj volas koni Ĉinion, devas kompreni konfuceanismon, ankaŭ ĉinoj, kiuj venis al Usono, devas kompreni kristanismon.

"En Usono mi loĝis en kristana familio, malgraŭ tio, ke mi ne kredas je Kristanismo, tamen la usonaj gepatroj tre zorgas min kiel sian filinon. Mi pensas, ke el ili mi trovis bonan kvaliton, ke ili senĝene akceptas malsaman kulturon kaj volonte lernas de ĝi."

Wang Houhou opinias, ke la elementa edukado en Ĉinio donis al ŝi grandan avantaĝon por studi en usona mezlernejo. Nun ŝi studas en usona universitato, ŝi profunde sentis, ke la lernado en usono neniam estas facila kiel oni imagas. Ŝi trovis, ke multaj studentoj ĉirkaŭ ŝi tre diligente lernas por altigi siajn interesiĝojn, sed ne por konkursi kun aliaj.

"Ĉiutage ni havas tre multajn por lerni, precipe ni devas fari grandan kvanton da legado. Ekzemple en ĉiu semestro ni havas 4 kursojn, tial ĉiu semajne, mi devas legi 200-paĝajn enhavojn por unu kurso. Se vi ne finas la legadon, vi ne povas partopreni en diskuto en la kurso. "

La sperto en la du kulturoj alportis al ŝi solidarecon kaj entuziasmon. Ŝi volas fari ion utilan al la kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Usono en la estonteco. Por gajni pli multajn spertojn, Wang Houhou ne nur kiel eble plej ofte partoprenis en kulturaj aktivadoj, ekzemple oratoria trupo kaj strata danco de studentoj, sed ankaŭ kreis retejon, nomatan la Tria Okulo. Ŝi elektis ĉirkaŭ 20 personojn, kiuj publikigas artikolojn sur la retejo. El ili estas ĉinaj studentoj en Ĉinio kaj en fremdaj landoj, entreprenistoj kaj aliaj. Ĉiusemajne ili novigis siajn artikolojn. Pri la estonteco, Wang Houhou havas sian planon.

"Sekve, eble mi daŭre verkos libron kaj faros aferojn por ligi interŝanĝajn studentojn de Ĉinio kaj Usono, kaj poste mi kontribuos mian energion en konstruo de kultura ponto inter la dulandaj popoloj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto