Vizitu Forumon

La dancejo lumigita de realo — avangarda muzikteatro de Meng Jinghui

(GMT+08:00) 2012-06-04 17:25:44

Estas ĉiam malklara la difino pri la vorto "avangardo". Kion do "avangardo" signifas? Ĉu enhavon aŭ formon? Oni apenaŭ scias kiel klarigi ĝin. Sed teatra reĝisoro Meng Jinghui ĉiam interpretas la vorton per "verŝajnaj enhavoj" kaj eksplikas kaj eksperimentas per "verŝajnaj formoj". Tio sendube estas la unika en la teatra rondo.

Venas la somero de 2012, kaj ankaŭ la kulmino por la merkato de kultura prezentado en Pekino, ĉifoje reĝisoro Meng Jinghui refoje enscenigos sian adaptitan avangardan muzik-teatron la Murdo en Nubĝardeno, kiu estas kune forĝita de fama scenaristo kaj ideo-kreanto s-ro Shi Hang kaj reĝisoro Meng Jinghui. Meng Jinghui estas la plej influohava eksperiment-teatra reĝisoro en Azio, kaj li estas ankaŭ reĝisoro de la ĉina Nacia Teatro. Per lia karakteriza kreiveco kaj diversformaj arto-stiloj, Meng Jinghui ne nur kreis novan sferon por la ĉina moderna teatro, sed ankaŭ transformis sian ideon al la atentinda kultura fenomeno. Liaj teatroj Pensado pri Laika Plezuro, Akcidenta Morto de iu Anarkiisto, Centjara Soleco, Rinoceroj en Amo, la Litcimo, ktp, iam elvokis fortan eĥon. En lia nova teatro la Murdo en Nubĝardeno, anstataŭ lasi muzikon elverŝi ĝian emocion, Meng Jinghui al ĝi restigas sufiĉe da spaco kaj al ĝi donacas rolon de "rakontanto".

(Meng Jinghui — avangardo por la "avangarda muzikteatro")


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto