Vizitu Forumon

Ŝanĝiĝoj de malnovaj kvartaloj en Pekino

(GMT+08:00) 2012-06-19 15:35:47

Ankaŭ la strateto Caochang, en kiu loĝas Zhang, estas en la difinita bufrozono. En lia memoro la infanaĝa vivo ne estis kontentiga. Pli ol dudek homoj loĝis en unu korto. Vintre oni hejtis fornon por varmigo. La manoj kaj piedoj de infanoj estis frostvunditaj, kaj necesejo estis je pli ol cent metroj fore de la loĝejo. Dum la transformado de malnovaj kvartaloj oni kompletigis la sistemojn de elektro, akvo kaj lumado. Zhang diris: "Vintre ni hejtas per elektro, kaj la registaro subvencias nin. De la 18a horo ĝis la 6a horo de la sekva tago ĉiu kilovatto da elektro kostas 0,3 juanon, kaj en alia periodo ĉiu kilovatto kostas 0,485 juanon. Tio estas tre bona afero, kaj la aero boniĝas."

Zhai Zhi, profesoro el la Pekina Forstkultura Universitato, kiu delonge okupiĝis pri esploro de urba planado, asertis, ke la protekto de malnovaj kvartaloj devas submetiĝi al la tri principoj de konservado, renovigo kaj daŭrigo. Li opiniis, ke pro siaj karakterizaĵoj en urbanizo Ĉinio devas lerni sukcesajn ekzemplojn de eŭropaj urboj. Li diris: "La urba transformo de Parizo, Londono, Munkeno, Nov-Jorko kaj Bostono estas lernindaj por ni. Por konservi la historian stilon de Parizo oni restigis la strat-aranĝon kaj konstruaĵajn fasadojn kaj renovigis la konstruaĵan internon laŭ nuna postulo. Post la transformado la konstruaĵoj havas originan aspekton, tamen la internaj instalaĵoj estas tute modernaj. Mi pensas, ke tiu metodo estas taŭga por Pekino."

Racia transformado estas konservi la trajtojn de malnovaj kvartaloj kaj plibonigi la vivon de la loĝantoj. Pekino restigas malnovajn konstruaĵojn, tamen ĝi ne povas konservi la tradician guston de trankvila vivo. Stratetoj estas plenaj de aŭtoj, kaj bruo ĝenas la vivon de loĝantoj. Profesoro Zhai opiniis, ke koncernaj departementoj devas preni rimedojn kaj la loĝantoj devas konscii la gravecon de verda vivmaniero.

Por ĉiuj internaciaj metropoloj konservado kaj transformado ĉiam estas dilemo. Malgraŭ la ekonomia disvolviĝo kaj rapida moderniĝo oni havas la devon kaj respondecon zorge protekti heredaĵojn, kaj tio bezonas la saĝon de decidfarantoj kaj ankaŭ la oferon de ĉiuj civitanoj.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto