Vizitu Forumon

 La administrado de ĉina futbalo prenas pezan ŝarĝon por longa vojiro

(GMT+08:00) 2012-06-22 17:40:43

Ĉina futbala disvolvo ĉiam estas fokusa temo de ĉina socio. Lasttage ĉina futbala asocio okazigis tutan kunvenon, por ĉefe diskuti pri la fondiĝo de Futbala Turnira Asocio. Laŭ diro de vicprezidanto de Ĉina Futbala Asocio Wei Di, Ĉina Futbala Asocio nur povas ludi rolon de administranto, ne rolon de ekspluatanto. Wei Di diris, ke la fondiĝo de la Futbala Turnira Asocio estas komenco, la Asocio anstataŭos Ĉinan Futbalan Asocion, kio estas neevitebla vojo, sur kiu la ĉina futbalo disvolviĝas.

Wei Di esprimis, ke en tre longa tempo ĉina futbalo estis direktata de la laikoj, kiuj ekspluatis la profesian futbalon per administracia ordono. Tio estas tre malkonforma al la disvolva tendenco de moderna futbalo. Li diris,

"Ĉina Futbala Asocio direktas ĉiujn aferojn gravajn aŭ malgravajn. Alivorte ĉiu decido devas esti subskribita de mi. Ni ankoraŭ ne forlasis la antaŭan manieron direkti la futbalan ludon per administracia ordono, kaj tio estas malrespekto al la profesia futballudo."

Wei Di diris, ke la kerna problemo de la profesia futballudo de Ĉinio, kiun oni devas solvi, estas starigi decidfraran mekanismon konsistantan el ĉiuj kluboj de la profesia futballudo, kaj Ĉina Futbala Asocio ne plu intervenu en konkretajn aferojn, sed bone faru siajn proprajn aferojn.

"Unue, ni devas rigore kontroli la aliĝon al profesia ligokonkurso; due, bone efektivigi superrigardon por malebligi fraŭdon, veton kaj subaĉeton; trie, liveri garantion de politikoj; kaj kvare, liveri servojn. Tiujn aferojn devas fari la asocio."

La asocio jam ellaboris detalan regularon kaj sistemojn de diversaj kunvenoj por efektivigi memdisciplinan administron per la komunikado ene de la sistemo de la profesia ligokonkurso, kaj tiel la asocio sin liberigos el la tasko kiel agento de la profesia futballudo. Koncerne la dubon de la publiko pri la institucio kun du titoloj, nome Ĉina Futbala Asocio kaj la Administra Centro de Futbala Ludo, Wei Di respondis, ke divido de la du departementoj devas esti farata.

Wei Di diris, ke al tiu sporto necesas profesiaj komitatoj konsistantaj el pintklasaj specialistoj el diversaj fakoj, kaj por Ĉina Futbala Asocio la tasko estas starigi fidindajn profesiajn komitatojn por ke ili estu efektvigantoj de debatoj kaj projektoj de la profesia ludo, tio estas, ke profesiuloj administras profesiajn aferojn. Tamen li konfesis, ke restas longa vojo por atingi tiun celon.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto