Vizitu Forumon

Marko Polo "revenis" al Ĉinio
—intervjuo al J.V, prezidantino de"La Vojo de Marko Polo"

(GMT+08:00) 2012-06-27 15:53:00

La fondiĝo de la asocio estis subtenata de la ĉina organiza komitato por la pekinaj olimpikoj kaj la ĉina ambasadorejo en Kroatio. Dum sia kreskado, la asocio ĉiam tenas la intimajn kaj kunlaborajn rilatojn kun la ĉina ambasadorejo. Ĉe la Printempa Festo ĉiujare, la asocio kune kun la ĉina ambasadorejo okazigas aktivadon por la Tago de Ĉina Kulturo, tiam la kroataj ĉindevenuloj kaj kroatoj amantaj ĉinan kulturon ĝoje renkontiĝas por riveli kaj interŝanĝi la respektivajn kulturojn. La aktivado interkomprenigas kaj fratigas la du popolojn.

"Ni konservas tre bonan kontakton kun la ĉina ambasadorejo en Kroatio. La ĉina ambasadoro sinjoro Shen Zhifei ege subtenas nin en la laboroj. Ni havas multfojajn kunlaborojn. Li donis al ni ankoraŭ pli da detalaj helpoj kaj gvidoj."

La asocio La Vojo de Marko Polo strebas al dulandaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj sur la kampoj ekonomia, kultura, turisma kaj aliaj, sukcesis ĉiamaniere proponi siajn produktojn. Septembre, 2011, unuafoje okazis Festivalo de Kroatia Ambrozio sub la asocio La Vojo de Marko Polo en ĉina urbo Hangzhou, en kies restoracio Marko-Pola Ĝardeno. Dum la festivalo, turistoj povas ne nur gustumi la frandaĵojn kroatstilajn sed ankaŭ ĝui la nacie karakterizitajn kantdancadon kaj kostumon prezentitajn de artistoj el Kroatio.

"Kiel lando ne granda, Kroatio, necesas, proponante sian kulturon kaj ekonomion al Ĉinio, kapti la rigardojn per siaj produktoj. Oni povus diri post gustumado, ke la vino aromas ne malbone, (aŭ demandi), kia estas la lando Kroatio, kaj de tio ekatentus Kroation eble el aliaj informoj."

La Vojo de Marko Polo senlace klopodas por antaŭenpuŝi la dulandajn neregistaran komercadon kaj kulturajn interŝanĝojn. Sinjorino Jasna Vukas esperas daŭre "etendigi" la vojon de Marko Polo en la estonta disvolviĝo, ke la asocio ludos ankoraŭ pli pozitivan rolon ponti inter kulturoj orienta kaj okcidenta kaj ligi la kontientojn Azio kaj Eŭropo


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto