Vizitu Forumon

Interparolo kun sinjoro Zhong Zhimeng---prezidanto de direkcio de farmacia entrepreno

(GMT+08:00) 2012-07-04 08:49:23

La fabriko de sinjoro Zhong Zhimeng troviĝas ĉe la piedo de la monto Fenghuang, en la gubernio Taigu de Shanxi Provinco. De la antikveco, Taigu estas trezora loko, homoj nomis ĝin "Ora Taigu", tie ankaŭ estas kelkaj famaj farmaciaj kompanioj.

"La loka registaro havas favorajn politikojn por investantoj. Niaj nunaj fabrikejoj estas donitaj de la loka registaro senpage."

Kiam sinjoro Zhong Zhimeng konstruis sian fabrikon, li ankaŭ transformis la lokon en naturan ĝardenon. Sovaĝaj anasoj restas sur la klara kaj smeralda lago, kaj tio estas bela bildo.

Sinjoro Zhong Zhimeng amas siajn laboristojn kiel siajn familianojn. Laŭ konigo de sinjoro Zhuang Xian, vicestro de farmacia kompanio Zhong Yuan Wei, por riĉigi la vivon de fabrikaj labortistoj, sinjoro Zhong Zhimeng konstruigis piedpilkan ludkampon, korbopilkan ludkampon, tenisejon, gimnastejon, legoĉambron kaj aliajn kulturajn, sportajn instalaĵojn apud laboristaj domoj, li ankaŭ ofte organizas laboristojn grimpi montojn. Zhong Zhimeng daŭre persistas en la ideojn de natura kaj sana vivo kaj medicina farado transformis la ideojn en la celojn de la tuta kompanio.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto