Vizitu Forumon

Interparolo kun sinjoro Zhong Zhimeng

(GMT+08:00) 2012-07-04 08:49:28

Se la trovo povas fariĝi la kvina invento, ĝi vere estos la miraklo.

Ĉijare, sinjoro Zhong Zhimeng jam estas 51-jara, li havas paron da brilaj, penetrantaj okuloj, ŝajnas tre kapabla kaj sperta. Eble pro tio, ke lia familio estis malriĉa kiam li estis infaneto, ĝis nun, li ankoraŭ vivas simple, vestas simple, eĉ lia poŝtelefono jam estas senkolora.

Sinjoro Zhong Zhimeng komencis kolekti siajn riĉaĵojn kiam li estis juna provizora laboristo. Li laboris kiel fabrikisto, sekuriga persono, ĉiĉerono, li funkciigis turismejon kaj medicinan agentejon. Ĉiuj paŝoj estis solidaj, finfine, li fiksis sian entreprenon en la kampo de medicina farado.

Antaŭ la reveno de Honkongo al la patrujo, sinjoro Zhong Zhimeng perceptis senlimajn komercajn ŝancojn, do li komencis sian aferon en landinterno. Hazarde, li konis profesoron Shan Hongren kaj oficiale komencis sian medicinan aferon en landinterno.

"Komence, mi konigis kunlaborajn amikojn al profesoro Shan, ĉar mi ne havis fabrikon en landinterno. Sed bedaŭrinde, multaj homoj ne havis interesojn al la produktaĵo. Profesoro Shan diris al mi, ke li volas kunlabori kun mi, sed tiam mi timis ke mi ne havis kapablon por bone fari la laboron. Dank al la konfido de profesoro Shan, ni gajnas nunan sukceson."

Sinjoro Zhong Zhimeng investis milionojn da juanoj por subteni profesoron Shan konstrui laboratorion kaj produktan bazon. Finfine, sub la penoj de profesoro Shan kaj liaj esploristoj, ili ekspluatis trombo-solvajn kapsulojn per materialo lumbriko kaj realigis trarompon en prevento kaj kuracado de kor-malsanoj.

Laŭ opinio de sinjoro Zhong Zhimeng, la malgranda lumbriko havas grandan uzadon.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto