Vizitu Forumon

Ĉina vagonaro venas al la mondo

(GMT+08:00) 2012-07-12 09:02:55

Ĉina Changchun-a Vagonara Kompanio Limigita estas la plej granda produkta bazo de vagonaroj en Ĉinio. Dum pli ol 30 jaroj, la kompanio disvastiĝis eksterlande kaj estas jam listita en la liston de la mondaj avangardaj vagonaraj produktaj kompanoj, kiaj Bombardier kaj Siemens. Nun, Ĉina Changchun-a Vagonara Kompanio Limigita produktas milojn da vagonaroj por liveri sekuran kaj efikan trafikan servon al diverslandaj popoloj. Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton!

(sono 1)

En laborejo de Ĉina Changchun-a Vagonara Kompanio Limigita, oni muntas la vagonaron EMU, kiu estas vendota al la urbo Rio de Janejro de Brazilo. Tiuj vagonaroj estos uzataj en la Brazila "Monda Pokalo" de la jaro 2014 kaj en la Olimpikoj en Rio de la jaro 2016. Vic-ĝenerala inĝeniero de Ĉina Changchun-a Vagonara Kompanio Limigita, Li Jun diris, ke tiuj vagonaroj estas la plej avangardaj kaj fortikaj de la tuta mondo.

Kiel la plej granda produkta bazo de vagonaroj en Ĉinio, Ĉina Changchun-a Vagonara Kompanio Limigita estas jam listita en la liston de la mondaj avangardaj vagonaraj produktaj kompanoj, kiaj Bombardier kaj Siemens. Ĝenerala direktoro de la kompanio, sinjoro Lu Xiwei diris, ke en la lastaj jaroj, kiam multaj landoj importas fervojajn aŭ urbajn vagonarojn, Ĉina Changchun-a Vagonara Kompanio Limigita ĉiam estas unu el la gravaj kandidatoj.

(sono 2 Lu Xiwei)

"Nun niaj produktoj jam vendatas al Sud-Ameriko, Nord-Ameriko, Mez-Oriento, Sud-orienta Azio, Afriko, Eŭropo kaj Oceanio. Ni jam eksportis pli ol 4000 vagonarojn kaj gajnis ĉirkaŭ 4 miliardojn da usonaj dolaroj."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto