Vizitu Forumon

Londonaj Olimpikoj portos grandegan ekonomian profiton al Britio

(GMT+08:00) 2012-07-31 16:26:34

Krom Londono, ĉu aliaj regionoj de Britio povos gajni la profiton el la Olimpioj? Zhang Zhe diris,

"Ankaŭ la esplor-raporto de Skotlanda Banko opinias, ke Londono, la olimpika gastiganto, multe profitos de la olimpikoj, kaj ankaŭ aliaj lokoj de Britio ricevos la profiton de 10,5 miliardoj da pundoj, kaj inter ili Skotlando akiros miliardon da pundoj. Konstrukompanioj kontribuos per 774 milionoj da pundoj. Dume turismo kontribuos per 185 milionoj da pundoj. 260 mil vizitantoj iros al Skotlando por spekti futbalajn matĉojn. Gareth Oakley, komerca sekciestro de la Skotlanda Banko, diris, ke necesas senprecedence granda monenmeto por la olimpika preparado. En la pasintaj 5 jaroj Skotlando sentis la ekonomian eksciton alportitan de la olimpikoj, kaj lokaj entreprenoj firme kaptis la ŝancon. La nunaj defioj estas, ke tiuj entreprenoj devas serĉi plu kreskon sur tiu ĉi bazo kaj konduki aliajn entreprenojn al disvolviĝo. Malcolm Roughead, ĝenerala direktoro de la skotlanda turisma kompanio Visitscotland, diris, ke la Londonaj Olimpikoj estas tre malofta ŝanco por la skotlanda turismo, kaj la lando devas kapti la ŝancon kaj diskonigi siajn kulturon, sportojn kaj turismon.

Koncerna raporto de la bankgrupo Lloyds rimarkigis, ke la olimpikoj aldonos al Britio pli ol 60 000 laborŝancojn. Rezulto de la enketo "perspektivo de laboroj", publikigita de la Konfederacio de Varbado kaj Dungado, montris, ke la olimpikoj levos la fidon de dungantoj kaj vastigos la dungadon. Preskaŭ kvarono de la demanditaj dungantoj opiniis, ke la olimpikoj helpos ilian negocon, kaj nur 4% da enketitoj donis negativan opinion. La dungantoj diris, ke ili pligrandigos la nombron de longperiodaj kaj portempaj dungitoj. Sed pliiĝas la nombro de dungantoj, kiuj preferas dungi portempajn laborantojn. Tio montris, ke sub la nuna ekonomia situacio restas malforta la fido de la dungantoj. Roger Tweedy, direktoro de la esplor-sekcio de la Konfederacio de Varbado kaj Dungado, diris, ke restas necerta la situacio de la eŭrozono, tamen malrapide releviĝas la merkato de dungado pro la latenta stimulo de la olimpikoj. "


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto