Vizitu Forumon

Legi la vivon de poetsanktulo en ties malnova loĝejo

(GMT+08:00) 2012-08-21 10:29:05

En la jaro 2012 venas la 1300-a datreveno de la naskiĝtago de Du Fu, granda poeto en dinastio Tang(618-907)de Ĉinio. Du Fu estas titolita kiel sanktulo en poemado, liaj poemoj meritas la reputacion "epopeo". Kiel poeto, li indas je la famo: kultura grandulo. Liaj poemoj brilas je humana spirito, la kremo de la ĉina tradicia kulturo. En la jaro 1961, la Monda Paca Konsilio distingis la grandulon Du Fu kiel unu el la mondaj kulturaj famuloj por la memoro de la tuta mondo.

La urbeto Gongyi sub la urbo Zhengzhou de la provinco Henan estas hejmoloko de Du Fu. En la jaro 712 Du Fu naskiĝis en vilaĝo Nanyaowan je 10 kilometroj oriente de la urbo Gongyi. Maje en 2012, en la urbo Gongyi malfemiĝis vidindejo en la nomo de hejmoloko de Du Fu, tiel ke turistoj povas transiri la epokojn kaj la tempon por percepti la spuron de la sanktulo je poemado.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto