Vizitu Forumon

Ĉina aŭtomobilvetkura stato

(GMT+08:00) 2012-08-16 15:58:45

Jean Todt, prezidanto de Internacia Federacio de la Aŭtomobilo, diris:

"En Ĉinio la stato de la Formulo Unu Monda Ĉampioneco iom malprogresis ol tiu en iuj evoluintaj landoj, sed en Ĉinio ĉio rapide disvolviĝas. Eble post 5 ĝis 10 jaroj, ni babilos pri ĉina monda ĉampiono de la konkurso."

Eble la ĝentila parolo de Jean Todt estas optimisma. Por evoluanta Ĉinio, la multe kosta Formulo Unu Monda Ĉampioneco estas tre aparta. Yan Jianchang, estro de la centro pri administrado de sportoj de aŭtomobilo kaj motorciklo sub Ĉina Ĝenerala Administracio de Sporto, diris malkaŝe:

"Spektado de aŭtomobilvetkuro estas strebo al spirita kaj viva kvalito. Nome, aŭtomobilvetkuro apartenas al riĉuloj."

Sed sekve de la evoluado de la ĉina ekonomio, iom post iom aŭtomobilvetkuro estis ŝatata de ĉinoj. Yan Jianchang diris, ke en 1985 Ĉinio okazigis nur unufoje la aŭtomobilvetkuron, en 2011 la nombro de aŭtomobilvetkuraj konkursoj atingis 80, kaj okazis en Ĉinio 3 el la 4 ĉampionecoj de la Internacia Federacio de la Aŭtomobilo, la elstara ĝuste estas Ĉina Granda Premio de Formulo Unu Monda Ĉampioneco. Nun la tendenco de la sporto estas bona.

Parolante pri la plivastigo de aŭtomobilvetkuro en Ĉinio, Jiang Lan, ĝenerala direktoro de ŝanhaja konkursa administra kompanio Jiushi, diris:

"Formulo Unu Monda Ĉampioneco sin plivastigis per 60 jaroj, ĝi certe renkontis amason da deprimitaj, eĉ malesperaj aferoj. Ni devas pacience, kontinue kaj firme labori. Iutage, la stato pliboniĝos."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto