Vizitu Forumon

Ĝojo pro reveno de ĉinaj tradiciaj festoj

(GMT+08:00) 2012-08-23 10:34:36

Same kiel multaj landoj en la mondo, Ĉinio havas multajn tradiciajn festojn. La formiĝo kaj disvolviĝo de la tradiciaj festoj spertis longtempon. Tamen en estinteco, oni ne donis grandan atenton al ili, eĉ ili pli kaj pli foriĝis de la vivo de la homoj. En la lastaj jaroj, la ĉina registaro kaj lokaj registaroj difinis multajn tradiciajn festojn kiel leĝajn feriojn. Do, en hodiaŭa programero, ni prezentos al vi la ĝojon pri reveno de ĉinaj tradiciaj festoj.

En la lastaj jaroj, pli kaj pli multaj homoj opiniis, ke disvolvante modernecon, Ĉinio neglektas la protekton de la nacia tradicia kulturo. Multaj homoj vokis, ke la registaro protektu ĉinajn tradiciajn festojn. En la jaro 2007, Ĉinio dinifis la Drakboatan Feston, la Aŭtunmezan Feston kiel leĝajn feriojn.

La Aŭtunmeza Festo estas grava tradicia festo de Ĉinio. En la vespero de la Aŭtunmeza Festo, krom manĝi lunkukon, rigardi lunon, infanoj prenas diversajn lanternojn kaj ludas sub la lunlumo.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto