Vizitu Forumon

Horloĝo --- Malgranda Miraklo

(GMT+08:00) 2012-09-03 15:02:31
La poŝ-aŭ brakhorloĝo konsistas el proksimume 100 diversaj partoj. Tiuj ĉi konsistaĵoj funkciigas unu la alian per matematika precizeco. La malgranda balanciero, kiu reguligas la funkciadon de la horloĝo, kiu dum tagoj kaj noktoj, jarojn post jaroj senĉese precize moviĝas, plenumas tiamaniere la mirindan funkcion, kiu ne povas efektiviĝi de iu alia maŝino aŭ mekanismo.

Mi volas tion al vi pruvi per sekvantaj klarigoj.

La diametro de unu normala poŝhorloĝa balanciero mezuras 14 ĝis 18 milimetroj. Vi bone scias, ke ĝi turniĝas, pli precize dirite balanciĝas tien kaj reen. Imagu nun, ke la balanciero --- anstataŭ tien kaj reen balanciĝi --- ruliĝas nur unudirekten. En tiu ĉi kazo iu imagita punkto sur la perimetro de la balanciero, dum unu turniĝo je 360 angulaj gradoj, efektivigas longan vojon de 56,5 milimetroj. Sed la balanciero ne turniĝas je 360 gradoj, sed proksimume je 540 gradoj, tial unu turniĝo poste mezuras tien 84,75 milimetroj kaj reen la samon. Dum unu sekundo la balanciero turniĝas ĉiam kvinfoje --- do la punkto sur ĝia perimetro efektivigas vojon longan de 423,75 milimetroj, dum unu minuto 2 542 centimetroj, dum unu horo ĝi faras 1 525 metrojn, kaj dum unu tago 36 kilometrojn.

( Tri-aksa kirlo de iu altnivela brakhorloĝo )

Mi estas tute certa, ke multaj el vi tute ne zorgas pri sia horloĝo kaj mi scias, ke vi neprave estas malkontentaj, se ĝi post 1 ĝis 2 jara bona funkciado subite ne montras precizan tempon aŭ iom difektiĝas.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto