Vizitu Forumon

Malaltkarbona vivmaniero en Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-09-13 15:59:16


Pro la 30-jara ekonomia rapida kreskado, Ĉinio pontenciĝis. Sekve de tio, elĉerpiĝos naturaj resursoj tago post tago kaj naskiĝis poluciaĵoj en la ekologia medio. Alfrontante la staton, ĉinoj faris profundan repenson, kaj la ĉina registaro elmetis la koncepton pri kontinuigebla evoluado. En la lastaj jaroj, la konceptoj pri "malaltkarbona vivmaniero" kaj "verda ekonomio" estis vaste akceptataj.

Sinjoro Chen estas pekinano. En lia memoro, antaŭ pli ol 30 jaroj la skalo de urbo Pekino ne estis tiel granda, ankaŭ la nombro de loĝantoj ne granda. Tiam, biciklo kaj buso estis la ĉefaj veturiloj. Poste, aperis pli kaj pli da aŭtoj, la stratoj estis pli kaj pli trafik-obstrukcitaj.

Ŝanĝiĝis la stato post 2006, precipe post la Pekinaj Olimpikoj en 2008, publikaj trafik-retoj kaj instalaĵoj estis konstruitaj rapide kaj bone, ankaŭ ŝanĝiĝis la koncepto pri vetur-maniero, kaj pli kaj pli da ĉinoj, precipe junuloj, la unua elektas uzadon de publikaj trafikaj iloj.

Sinjoro Chen diris:

"Mi sentas, ke la koncepto pri verda veturado estas pli kaj pli vaste akceptita. Sekve de perfektiĝo de trafikaj retoj, kiel busoj kaj metrooj, publika trafiko fariĝis la plej bona vetur-metodo, kiu kapablas garantii la vetur-efikon. La tendenco de pliiĝo de privataj aŭtoj estas neinversigebla, sed sekve de populariĝo de la koncepto pri verda veturado, certe pliiĝos la proporcio de personoj, kiuj elektas busojn kaj metroojn."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto