Vizitu Forumon

La 10-jara vivo de Doktoro Yamindi de Centr-Afrika Respubliko en Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-09-14 17:34:59

De la jaro 2002 ĝis la jaro 2011, la nombro de eksterlandaj studentoj studantaj en Ĉinio altiĝis je 70% kaj superis 290 mil. Ĉinio portis al tiuj studentoj ne nur kulturan ĉarmon kaj facilan vivrimedon, sed ankaŭ pli multajn ŝancojn por iliaj oficoj. Yamindi Jean-Baptiste, kiu sciis malmulte en la komenco, nun fariĝas "la Doktoro". En la hodiaŭa programero, ni kune aŭskultos la rakonton pri Yamindi.

En la 28-a de aŭgusto de la jaro 2002, studento Yamindi Jean-Baptiste de Centr-Afrika Respubliko venis en Ĉinio kaj komencis sian studentan vivon en Ĉinio. Antaŭe Yamindi ne lernis la ĉinan lingvon, tial li opiniis, ke la ĉina ideografiaĵo estas malsimpla signo. La komenca periodo de li estas tre malfacila.

"Kiam mi ĵus venis en Ĉinio, mi opiniis, ke ĉio estis malfacila. Tiam mi ne povis paroli la ĉinan lingvon, mi nur sciis la vorton 'hin hou', nome saluton! Poste mi sciis, ke la prononco de la vorto ne estas 'hin hou', sed 'ni hao'. Tiam la malĝusta vorto 'hin hou' estis la sola vorto, kiu mi povis diri."

Same kiel multaj eksterlandaj studentoj, Yamindi devas lerni la ĉinan lingvon kaj samtempe la magistran kursaron. Antaŭe en Centr-Afrika Respubliko, Yamindi lernis bone, tial kiam li diplomiĝis, li estis elektita de la registaro por studi en Ĉinio. Tamen en Ĉinio, la vivo estis malfacila por li, li ne sciis la ĉinan lingvon, do li ne povis kompreni en lerno, tio estas granda bato por li.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto