Vizitu Forumon

Papilia Fonto en Dali

(GMT+08:00) 2012-09-20 12:25:15

En la jaro 1959 en Ĉinio popularis filmo titolita Kvin Orfloroj,kiu rakontas amhistorion: en Dali, kie indiĝene vivas bai-nacieco, fraŭlino Ora Floro kaj fraŭlo Apeng enamiĝis ĉe la Papilia Fonto. Sekve   "Renkontiĝo ĉe Papilia Fonto" fariĝis esprimo por rendevuo de gejunuloj kaj "papilia renkontiĝo en la 15-a de la 4-a monato lunkalendare", kiel legendo neforgesebla herediĝas tra dekoj da jaroj. Nun ni kune eniru en Dali, por renkontiĝi kun tieaj popolanoj ĉe la "Papilia Fonto".

La Papilia Fonto de Dali situas piede de la verde kovrita monto Cangshan,distancas je 24 kilometroj de la atikva kvartalo Dali. Por protekti la mondfaman naturan vidaĵon, en la 60-aj jaroj pasintjarecente, oni konstruis ĉirkaŭmuron por ŝirmi la fonton, kaj plantis orajn florojn en la vidindejo,kiu nun radie plivastas ĝis centoj da muoj.

Sunbrilan matenon, viroj kaj virinoj, ĉu junaj ĉu maljunaj, kostume vestitaj, alkuris al la Papilia Fonto. Ili venis por fari aĉetadon, prezenti la kanzonojn, spekti la prezentadon, aliĝi en la spektaklon kaj renkontiĝi kun amikoj kaj parencoj.

"Mi estas raportisto de ĈRI. Nun mi spertas la spektaklon de la 'Renkontiĝo de papilia fonto'. Kvankam mi venis trefrue matene, tamen tie jam amasiĝas homfluoj kaj sonas la kantadoj. Oni dronas en la ĝojmaro. Aparte estas, ke sur la scenejo la 'Ora floro kaj Apeng' antifonas per la konataj amkantoj. Ili reciprokas la aminkliniĝon kaŝitan en la koro. Ilia kantado gajnias aplaŭdojn."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto